Marconi-anteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bildo 1 .
bildo 2

Tiu anteno estas nomita laŭ ĝia inventinto, la itala inĝeniero Guglielmo Marconi. La anteno estas ankaŭ nomita angle Groundplane-Anteno (GPA), mallongigite Groundplane (GP) aŭ unupolusa anteno, kvarononda anteno. Ĝi estas kutime vertikala anteno. Kontraŭe al dupolusa anteno, kutime nomita dipolo, ĝi estas nesimetria. La suba duono de la anteno, ankaŭ nomita maso, angle ground, estas la tero, aŭ reto de dratoj fosita en la teron aŭ kelkaj tiel nomataj radialoj, kiel montritaj en bildo 2. La nombro de la radialoj povas esti inter tri kaj pli ol cent dratoj. La longeco de tiuj dratoj estas kvarono de la ondolongo λ, do λ/4. Mastoj por mezaj ondolongoj povas esti unupolusaj antenoj. En tiuj kazoj la radialoj estas ĝis pli ol cent, enfositaj ĉ. 60cm sub la tero.

Ekzemploj por unupolusaj antenoj estas la antenoj sur aŭtomobiloj. En tiu kazo la karoserio de la aŭto estas la maso.

Atingo[redakti | redakti fonton]

bildo 3 La kampo de la radiado. Ĝi estas simetria vertikale ĉirkaŭ la anteno, kiu estas en la centro.

La gajno de la anteno estas je ideala maso 3  dBd, do gajno en rilato al ideala dipolo. Je neideala maso la gajno estas malplia.

Impedanco[redakti | redakti fonton]

La impedanco estas 36 Ω. Ĝi estas nur ĉ. la duono de la impedanco de simetrie nutrita duononda dipolo (kiu havas ĉ. 73 Ω) kaj okono de faldita dipolo (240 Ω).

Unupolusaj antenoj povas esti mallongigitaj, same kiel dipoloj, per enmeto de bobeno proksime de ĝia piedo. Per tio la radiado malpliboniĝas, la impedanco restas sama. Ofte tio estas uzata en CB-radio ĉe la mobil-anteno DV27.

Ankaŭ la antenoj ĉe la sendilo Grimeton estas de tiu tipo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich Freyer Antennentechnik für Funkpraktiker, Franzis-Verlag, Poing, 2000, ISBN 3-7723-4693-6 }}
  • Gerd Klawitter Antennenratgeber Empfangsantennen für alle Wellenbereiche, Verlag für Technik und Handwerk, 2005, ISBN 3-88180-613-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

referencoj[redakti | redakti fonton]