Anteno (tekniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Animacio de dupolusa anteno elsendanta radioondojn, montranta la elektrajn kampajn liniojn. La anteno en la centro estas du vertikalaj metalaj vergoj, kun alternanta kurento aplikita ĉe ĝia centro de la radio dissendilo (ne montrita). La tensio sxargas la du flankojn de la anteno alternative pozitive (+) kaj negative (−). Maŝoj de elektra kampo (nigraj linioj) lasas la antenon kaj foriras kun la rapido de lumo; ĉi tiuj estas la radioondoj.
Animacio de dupolusa anteno ricevanta energion de radioondo. La anteno konsistas el du metalaj vergoj konektitaj al la ricevilo R. La elektra kampo (E, verdaj sagoj) de la alvenanta ondo puŝas la elektronojn en la vergoj reen kaj antaŭen. Tiel la finojn iĝas alternative pozitiva (+) kaj negativa (−). Pro tio ke la longeco de la anteno egalas al unu duono la ondolongo de la ondo, la oscilanta kampo produktas starantan ondon de la tensio (V, reprezentita de ruĝa bando) kaj kurento en la vergoj. La oscilanta kurento (nigraj sagoj) fluas malsupren tra la ricevilo (reprezentita de la rezistilo R).

Anteno Metala drato aŭ drataro, kiu servas kiel malfermita oscilcirkvito, por ricevi aŭ elsendi radioondojn. [1] Ĝi estas kutime uzata en radiosendiloradioricevilo. Dum sendado, radiosendilo provizas  elektran kurenton oszilantan kun radiofrekvenco (t.e.  alterna kurento (AC) kun alta frekvenco) al la konektiloj de la anteno kaj tiu  elsendas la energion de la kurento kiel elektromagneta ondo (radio-ondo). En ricevilo, la anteno kaptas parton de la povumo de elektromagneta ondo por produkti etan tension ĉe ĝiaj konektiloj. Tiu estas aplikata al ricevilo por esti amplifiata.

Antenoj estas esencaj komponantoj de ĉiu aparatoj kiuj uzas radioondojn. Ili estas uzataj en sistemoj por radio elsendado, elsenda televido, dudirekta radio, radaro, poŝtelefonoj kaj persatelitaj komunikadoj same kiel en aliaj aparatoj kiel garaĝa pordo malfermiloj, senkablaj mikrofonoj, bluetooth-aparatoj, senkablaj komputilaj retoj, bebogardiloj kaj RFIDaj etikedoj sur objektoj.

Tipa anteno konsistas el aro da  metalaj konduktiloj (elementoj), elektre konektitaj (ofte per dissenda linio) al la ricevilo aŭ dissendilo. La oscilanta movo de  elektronoj estigita en la anteno per la  dissendilo kreas oscilantan magnetan kampon ĉirkaŭ la antenaj elementoj, dum la ŝargo de la elektronoj ankaŭ kreas oscilantan elektran kampon laŭlonge la elementoj. Ĉi tiuj tempe variantaj kampoj estas dissendataj de la anteno en la spaco kiel movanta transversa elektromagneta ondo. Aliflanke, dum ricevo, la oscilantaj elektraj kaj magnetaj kampoj de la alvenanta radio-ondo aplikas forton al la elektronoj en la antenaj elementoj, kiu devigas ilin movi malantaŭen kaj antaŭen. Tiel estiĝas oscilanta kurento en la anteno.

Antenoj povas esti desegnitaj por elsendi kaj ricevi radio-ondojn en ĉiuj horizontalaj direktoj egale (ĉiudirekta anteno) aŭ precipe en iu aparta direkto (unudirekta anteno). En la lasta kazo, la anteno ankaŭ povas inkluzivi suplementajn elementojn aŭ surfacojn sen elektra konekto al la dissendilo aŭ ricevilo, kiel parazitaj elementoj, ekzemple parabolajn reflektorojn aŭ kornojn. 

La unuaj antenoj estis konstruitaj en 1888 de la germana fizikisto Heinrich Hertz en liaj pioniraj eksperimentoj por pruvi la ekziston de elektromagnetaj ondoj antaŭviditaj de la teorio de James Clerk Maxwell. Hertz lokis dipolusajn antenojn ĉe la fokusa punkto de parabola reflektoro. Li publikigis sian laboron en Annalen der Physik und Chemie (vol. 36, 1889).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2002