Marecchia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marecchia
rivero
Bazaj informoj
Longeco 70 km
Fluo
Geografio
Landoj Italio
Regionoj Emilio-Romanjo
vdr
Situo en Italio

Marecchia [marekja] estas rivereto en Italio. Ĝi longas ĉirkaŭ 70 km. Ĝia fonto estas en Toskanio sur Alpe della Luna, 1.454 metrojn super marnivelo; ĝi fluas tra Romanjo kaj ĉe Rimini (kvartalo San Giuliano Mare) en Adriatikon.

La konsiderinda niveldiferenco estas de mezume 2 %. La mezuma flukvanto estas 10,8 m³ en sekundo (ĉe Pietracuta). Ĝi forte varias tra la jaro; foje ĝi atingas la centoblon, foje la rivero plene sekiĝas.

Alfluas rojo Mavone, torento Mazzocco, torento Ausa kaj rojo San Marino.

Ĉe Rimini la rivero iam fluis tra la haveno, sude de kvartalo San Giuliano Mare, sed estis devojigita kaj nun fluas norde de ĝi. Riverfine parto de la akvo fluas subgrunde, tiel ke la surfaca fluo malgrandiĝas; kompense foje aperas fontoj de nesala akvo, kie elgrundiĝas la rivera akvo.