Margaret Ethel MacDonald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Margaret MacDonald)
Margaret Ethel MacDonald
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1870 (1870-07-20)
en Kensington
Morto 8-an de septembro 1911 (1911-09-08) (41-jaraĝa)
en Lincoln's Inn Fields
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro John Hall Gladstone
Patrino Margaret Thompson King
Edz(in)o Ramsay MacDonald
Infanoj Malcolm MacDonald • Ishbel MacDonald • David MacDonald • Sheila Lochhead • Alister MacDonald • Joan Margaret MacKinnon
Okupo
Okupo sufrageto • redaktisto
vdr

Margaret Ethel Gladstone (1870-1911) estis socialisto, feministo kaj edzino de la tiam estonta brita ĉefministro Ramsay MacDonald (ŝi mortis antaŭ lia elektiĝo). Ŝi estis prezidento de la Women's Labour League (Virina laboristara ligo) kaj membro de la Women's Industrial Council (Virina konsilio de industrio), la National Union of Women Workers (Nacia sindikato de virinaj laboristoj) kaj la National Union of Women's Suffrage Societies (Nacia unio de virinbalotrajto-socioj, aŭ NUWSS).

Frua vivo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Margaret Ethel Gladstone naskiĝis la 20-a julio, 1870 de John Hall Gladstone kaj Margaret Thompson King. La patro estis ĥemiisto kaj liberalisto. La juna Gladstone, ĉeestis King's College (Reĝa kolegio), Londono kaj fariĝis lernanto pri politika ekonomio de Millicent Fawcett. En 1889, ŝi fariĝis instruisto ĉe la Sunday school (dimanĉa lernejo) de St Mary Abbots preĝejo en Kensington. Ŝi ankaŭ laboris kiel sekretario de la Hoxton and Haggerston Nursing Association (Flegista socio de Hoxton kaj Haggerston). En 1893 ŝi laboris senpage por la Charity Organization Society (Karitata organizada socio) de Hoxton. Pro tiu laboro kun malriĉuloj, ŝi fariĝis socialisto kaj aliĝis al la Socio Fabian.

En 1895, Gladstone fariĝis kampanjisto de Ramsay MacDonald kiu kandidatis por parlament-elektodistrikto de Southampton. Li malgajnis la baloto, sed amikiĝis Margaret kiu edziniĝis kun li en 1897. Ŝi naskis ses infanojn: Alister (1898), Malcolm (1901), Ishbel (1903), David (1904), Joan (1908) kaj Sheila (1910).

Politiko[redakti | redakti fonton]

En 1894, Margaret Gladstone aliĝis al la Women's Industrial Council (Virina konsilio de industrio). Aliaj membroj estis Clementina Black, Eleanor Marx, Hilda Martindale, Charlotte Despard, Evelyn Sharp, Mary Macarthur, Cicely Corbett Fisher, Lily Montagu kaj Margery Corbett-Ashby. Ŝi laboris en tiu organizaĵo ĝis ŝia morto, kaj organizis aparte por senlaboraj virinoj.

En 1896, ŝi aliĝis al Independent Labour Party (Nedependa laboristara partio, aŭ ILP). Ekde 1897, kiel edzino de laboristara politikisto Ramsay MacDonald ŝi subtenis la politkian karieron de ŝia edzo, kaj ŝia enspezo permesis al li sekvi lian nepagitan politikan laboron.

En 1906, Margaret MacDonald fariĝis prezidento de la Women's Labour League (Virina laboristara ligo), kiu celis kuraĝigi virinojn partopreni en laboristara movado.

Ŝi ĉiam apogis virinbalotrajton, sed (kiel ŝia edzo) malaprobis sufragetan movadon, aparte la militemajn taktikojn de la Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinoj) de Emmeline Pankhurst.

Morto kaj memoraĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1911, post rekontiĝo kun William Du Bois en la House of Commons, MacDonald komencis malsaniĝi. Ŝi mortis pro sepso la 8-a Septembro, 1911.

Ŝia edzo verkis biografion pri ŝi, Margaret Ethel MacDonald[1], kiu unue aperis en 1912.

Kiel memoraĵo de kaj MacDonald kaj Mary Middleton (edzino de Jim Middleton, kiu estis kolego de Ramsay MacDonald), fondiĝis en 1912 la Mary Middleton kaj Margaret MacDonald sanigejo kaj malsanulejo por beboj.[2].

En 1914, inaŭguriĝis statuo de MacDonald, skulptita de Richard Reginald Goulden [3].

Fontoj[redakti | redakti fonton]