Millicent Fawcett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Millicent Fawcett
Millicent Fawcett.jpg
Persona informo
Naskonomo Millicent Garrett
Naskiĝo 11-an de junio 1847 (1847-06-11)
en Aldeburgh
Morto 5-an de aŭgusto 1929 (1929-08-05) (82-jara)
en Londono
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Kolegio Newnham
Familio
Patro Newson Garrett
Frat(in)oj Elizabeth Garrett Anderson • Agnes Garrett
Edz(in)o Henry Fawcett
Infanoj J. Malcolm Fawcett • Philippa Fawcett
Profesio
Profesio politikisto • feministo • verkisto
Verkoj Electoral Disabilities of Women
Information icon.svg
vdr

Damo Millicent Garret Fawcett (n. 11-an de junio 1847, Aldeburgh, graflando Suffolk, Anglio – m. 5-an de aŭgusto 1929, Londono) estis dum 50 jaroj gvidanto de la movado por la virina balotrajto. Ŝi estis unu el la fondintoj de la kembriĝa Newnham College (unu el la unuaj virinaj altlernejoj, 1871).

Millicent Garrett estis sepa infano el dek infanoj de ŝipposedanto Newson Garrett. La radikala patro apogis dum jaroj klopodojn de la plej maljuna filino - Elizabeth Garrett (Mrs. J. G. S. Anderson) - por iĝi praktikanta kuracistisno.

Millicent edziniĝis en 1867 kun blinda radikala politikisto Henry Fawcett, kiu estis profesoro pri ekonomiko en Kembriĝo. Ŝi helpis la edzon por venkis la malavantaĝojn de la blindeco, dum li apogis ŝian laboron por la virina egalrajteco. Ŝi parolis antaŭ publiko pri la virina balotrajto en 1868.

Oni elektis Millicent Fawcett en 1897 al prezidanto de la Tutlanda Federacio de la Asocioj Batalantaj por la Virina Balotrajto. Oni akceptis fine en 1918 leĝon pri la popola reprezentado, kiu donis balotrajtojn por pli ol ses milionoj da virinoj. (La virinoj akiris nur post dek jaroj samajn elektorajtojn ol la viroj). Millicent retiriĝis en 1919 de la aktiva gvidado de la asocio.

Dum la sud-afrika milito, la registaro petis ŝin en julio de 1901 por ekzameni la britajn koncentrejojn por la kaptita bura loĝantaro. Ŝia raporto defendis la gvidantaron de la koncentrejoj.

Ŝi agadis dum la unua mondmilito kiel prezidanto de la menciita asocio „por vivteno de la nacia vivforto”. Oni distingis ŝin fine de la milito per D. B. E..

Ŝiaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Political Economy for Beginners (1870)
  • Janet Doncaster (1875) – romano
  • The Women's Victory – and After (1920)
  • What I Remember (1924).