Margareta de Berg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margareta de Berg
Persona informo
Naskiĝo 14-a jarcento
Morto 10-an de oktobro 1425 (1425-10-10)
Familio
Patro Gerhard VI of Jülich vd
Patrino Margaret of Ravensberg vd
Gefratoj Vilhelmo la 2-a • Elisabeth von Jülich-Berg vd
Edz(in)o Grafo Adolfo la 1-a de Kleve-Mark
Infanoj Adolfo la 2-aGerhardo de Mark je HammDitriĥo la 2-a de Mark • Margaret of Cleves, Duchess of Bavaria-Straubing • Elisabeth of Cleves • Heinrich von der Mark-Kleve • Walter von der Mark-Kleve • Johann von der Mark-Kleve • Wilhelm von der Mark-Kleve • Jutta von der Mark-Kleve • Irmgard von der Mark-Kleve • Mynta von der Mark-Kleve • Joanna von der Mark-Kleve • Engelberta von der Mark-Kleve • Katarina von Mark-Kleve vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Margareta de BergMargareta de Jülich (mortinta onidire la 10-an de oktobro 1425) estis filino de Grafo Gerhardo de Berg el la dinastio Jülich kaj de Margareta de Ravensberg-Berg same kiel edzino de Grafo Adolfo la 1-a de Kleve-Mark.

Margareta geedziĝis en 1369 kun Adolfo de Mark, la iama episkopo de Monastero kaj elektito de Kolonjo, kiu ekde 1368 regis Graflandon Kleve. En 1373 naskiĝis la plej aĝa filo de la paro, la pli posta grafo de Kleve Adolfo la 2-a, al kiu sekvis 15 pluaj gefiloj. Margareta supervivis sian edzon mortintan en 1394 je pli ol tridek jaroj kaj vivis kiel vidvino en Kastelo Monterberg. Ŝi mortis en 1425 kaj estis entombigata apud sia edzo en la kolegiata preĝejo je Kleve; tie konserviĝis la tombomonumento de la paro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Detlev Schwennicke: Europäische Stammtafeln NF XVIII: Zwischen Rhein und Maas, Frankfurto ĉe Majno 1998, tabuloj 17 (Kleve) kaj 29 (Jülich).