Margit Makay
Margit Makay [makai], hungare Makay Margit estis hungara aktorino.
Margit Makay naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1891 en Miskolc - mortis la 6-an de novembro 1989 en Budapeŝto.
Biografio
Margit Makay ricevis diplomon en aktora akademio en Budapeŝto en 1909, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Miskolc). Post unu jaro ŝi aliĝis al diversaj ĉefurbaj teatroj. Inter 1935–1948 kaj ekde 1950 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), inter 1937-1944 ŝi instruis en la akademio. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1959-1985.
Ŝiaj roloj (selekto)
- 23 kinejaj filmoj inter 1912-1988, ekzemple Az aranyember (La orohomo), 1918; Erkel (Ferenc Erkel), 1952; A kőszívű ember fiai (Filoj de l' ŝtonkora homo), 1964; Macskajáték (Katoludo), 1972
- 6 televiziaj filmoj inter 1967-1984
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Hamleto - Gertrud; Molière: Tartuffe - Elmira; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Gertrudis