Maria de Brabanto
| Maria de Brabanto | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 13-an de majo 1254 en Loveno | ||||
| Morto | 12-an de januaro 1321 (66-jaraĝa) en Meulan-en-Yvelines | ||||
| Tombo | monaĥinejo Cordeliers | ||||
| Religio | katolikismo vd | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Brabanta dinastio (Reginaroj) vd | ||||
| Patro | Henry III, Duke of Brabant (en) | ||||
| Patrino | Adelaide of Burgundy (en) | ||||
| Gefratoj | Godfrey of Brabant (en) | ||||
| Edz(in)o | Filipo la 3-a (1274 (Gregoria), 1274 (Gregoria)–1285 (Gregoria)) | ||||
| Infanoj | Louis of Evreux (en) | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Maria de Brabanto (n. la 13-an de majo 1254 en Loveno - m. la 10-an de januaro 1321 apud Meulan) estis la filino de Henriko la 3-a, la duko de Brabanto, kaj de Adelajda de Burgonjo. Kiam ŝi estis dudekjara, ŝi fariĝis la dua edzino de la franca reĝo Filipo la 3-a la Maltima, kiu estis pli aĝa ol ŝi je naŭ jaroj. La edziĝo okazis la 21-an de aŭgusto 1274 en Vincennes, kaj Maria estis kronita la 24-an de junio 1275 en la Sankta Kapelo de Parizo.
Maria estis interalie la patrino de Ludoviko de Évreux kaj de Margareta (kiu edziniĝis kun Eduardo la 1-a de Anglio).
La reĝino Maria plifortigis la rilatojn de la franca reĝo kun Anĵuo, kaj tiel pliakrigis la malamikecon inter Francio kaj Aragono. Post la morto de la reĝo je la 5-a de oktobro 1285, Maria retiriĝis en monaĥinejo apud Meulan, kie ŝi mortis tridek ses jarojn poste. Ŝi estis entombigita en la monaĥinejo Cordeliers de Parizo.

