Mariano Mojado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mariano MOJADO)

Mariano MOJADO [moĥado] (naskiĝis en 1865; mortis la 22-an de aprilo 1935 en Madrido) estis hispana pastro, tre aktiva hispana esperantisto.

Mariano Mojado esperantistiĝis en 1910. Li estis unu el la ĉefaj organizantoj de la Hispana Esperanto-Asocio, kun militisto Julio Mangada Rosenörn. Prezidanto de HEI. Li gvidis diversajn kursojn kaj faris multajn radioparoladojn pri Esperanto.

Li estis Lingva Komitatano.