Marib
Marib | |
arabe: مأرب | |
urbo | |
ruinoj de la antikva urbo Marib
| |
Ŝtato | Jemeno |
---|---|
Situo | Marib |
- koordinatoj | 15° 26′ 00″ N 45° 16′ 00″ O / 15.43333 °N, 45.26667 °O (mapo) |
Loĝantaro | 17 000 |
Horzono | UTC+3 |
Situo de la urbo en Jemeno
| |
Vikimedia Komunejo: Marib | |
Marib aŭ Ma'rib (greke: Μαρίαβα / Mariaba; arabe مأرب Ma′rib, loke Mārib) en la antikva epoko inter la 10-a kaj la 8-a jarcento antaŭ nia erao estis ĉefurbo de la Reĝlando Ŝeba. Ĝi situas proksimume 100 kilometrojn oriente de Sanao sur la teritorio de la hodiaŭa ŝtato Jemeno, ĉe latitudo 15° 26' norda kaj longitudo 45° 16' orienta. La antikva urbo situis en ebenaĵo de la seka delto de Uedo Adhana, proksimume 1200 m super la marnivelo. En la urbo vivis 50.000 loĝantoj.
Oni trovis tie ruinojn de konstruaĵoj, inter ili templon el la 10-a jarcento antaŭ nia erao.
Nun la urbo havas proksimume 17 000 loĝantojn kaj estas la administra centro de samnoma provinco Ma'rib.