Marijana Marković

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marijana Marković
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1982 (1982-02-03) (42-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Marijana Marković estas germana skermistino. Ŝi naskiĝis la  3-an de februaro 1982(nun 1982-02-03) en Frankfurto ĉe Majno, do momente estas 42-jara. En la Skerma Mondpokala Ĉampionado 2006 en Torino ŝi gajnis la bronzan medalon post venko super la teamo de Rumanio - kun la samteamaninoj Imke Duplitzer, Britta Heidemann kaj Claudia Bokel. Same ŝi teame sukcesis en la sekvaj Skerma Mondpokala Ĉampionado 2007 en Sankt-Peterburgo, same kiel en Pekino en 2008 kaj en Antalya en 2009.

Individue ŝia plej granda sukceso estis ora medalo en la Mondpokala Ĉampionado de la 21-a de majo 2005 en Sidnejo, Aŭstralio, kaj arĝenta medalo en la Mondpokala Ĉampionado de la 14-a de februaro 2009 en Barcelono, Katalunio respektive Hispanio. Paralele ŝi inter 2004 kaj 2010 studis en la bonna universitato. Ekde 2015 ŝi ne plu konkuras en internaciaj turniroj, sed daŭre skermas en sia klubo en Leverkusen.