Mariánská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mariánská
germane Mariasorg
vilaĝo
Mariánská en septembro de 2015
Oficiala nomo: Mariánská
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Jáchymov
Historia regiono Bohemio
Montaro Ercmontaro
Situo Mariánská
 - alteco 790 m s. m.
 - koordinatoj 50° 21′ 25″ N 12° 53′ 10″ O / 50.35694 °N, 12.88611 °O / 50.35694; 12.88611 (mapo)
Areo 5,0 km² (500 ha)
Loĝantaro 230 (2021)
Denseco 46 loĝ./km²
Estiĝo 14-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 363 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mariánská (Jáchymov)
Portalo pri Ĉeĥio

Mariánská estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Jáchymov en alto de 850 m super marnivelo. Origina nomo de tiu ĉi vilaĝo estis Sorg (t.e. rando de arbaro, de la limterito-ria arbaro). En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 230 loĝantoj. Tiu ĉi devene mariana pilgrima loko estadis en duono de la 20-a jarcento prizonaj laborpunejoj.

Fine de la 15-a jarcento tie loĝis ermito Johano Niavis, profetinta gloron de la mineja urbo, tie fondota, ties bankroton kaj novan renesancon.

Dum fondiĝo de la urbo tie estis kelkaj bienoj. Post la Tridekjara milito, kiam la minado en Jáchymov-regiono plej regresintis, kelkaj ministoj trovis restaĵojn de la Niavis-ermitejo kaj konstruis tie unue kapelon kaj poste en la jaro 1699 procesian preĝejon de Virgulino Maria kun peto, ke la gloro de Jáchymov-minado renoviĝu. Apud la kapelo loĝis ermito Eŭsebio Kolitsch el Hřebečná ĝis la jaro 1728, kiam li estis atakita de rabistoj kaj mortbruligita.

En la jaro 1754 la procesia preĝejo estis pruntita al Ordeno de Kapucenoj. Ili tie konstruis en la jaroj 1754-1756 la duan preĝejon, monaĥejan kaj kapucenan hospitalon. La monaĥejo estis nuligita en la jaro 1948 kaj la tuta konstruaĵo pro danĝera stato forigita en la jaroj 1964-1965.

Super la eksa monaĥejo estas sociala instituto por la homoj, kiuj bezonas specialan zorgon.

Apud la origina vilaĝo Marianská la entrepreno Jáchymov-minejoj konstruis post la jaro 1948 ministan vilaĝon (t.e. 50 duoblaj ligno-domoj), kiu post likvido de la minejoj estis ŝanĝita je ripozloko.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869251
1880250
1890210
1900239
1910214
1921201
JaroLoĝantoj
1930200
1950107
1961547
1970173
1980178
1991194
JaroLoĝantoj
2001262
2011254
2021230