Mark Lenard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mark Lenard
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1924 (1924-10-15)
en Ĉikago
Morto 22-an de novembro 1996 (1996-11-22) (72-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per multipla mjelomo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Miĉigano vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1951–1993 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mark LENARD estas artnomo de Leonard ROSENSON (1924 – 1996) jud-usona aktoro.

Li aliĝis al la Usona Armeo en 1943 kaj trejnis por esti paraŝutisto dum la Dua Mondmilito sed li ne ĉeestis batalon kaj estis liberigita en 1946 kiel teknika serĝento.

Post akiri magistran diplomon pri teatro kaj parolado de la Universitato de Miĉigano, li fariĝis konata en Novjorko pro gravaj dramoj, inkluzive de Ibsen, Bernard Shaw kaj Anton Ĉeĥov. Meze de la 1960-aj jaroj li loĝiĝis en Los-Anĝeleso, kie li rolis en la biblia filmo The Greatest Story Ever Told.

Lenard estas konata por liaj aperoj en la Star Trek, aparte en la papero de Sarek, la patro de Spock, tamen, sia unua apero de Star Trek estis en la unua sezono de Star Trek: The Original Series, rolante la unuan el la Romulanoj iam ajn viditan en la serio, en la epizodo "Balance of Terror" (1966). Li ekrolis Sarekon en la dua-sezono epizodo "Journey to Babel" (1967). Li poste rolis klingonan kapitanon en Star Trek: The Motion Picture (1979), tiu donis al li la distingon esti la unua aktoro kiu rolis Romulanon, Vulkanon, kaj Klingonon en Star Trek.

Krom Star Trek, li partoprenis televidseriojn kiel Here Come the Brides, Planet of the Apes (kiel la gorilo Urko), Mission: Impossible, Little House on the Prairie, Gunsmoke kaj Buck Rogers in the 25th Century kaj filmojn Hang 'Em High (1968), Noon Sunday, The Radicals inter aliaj.