Marmora regiono de Turkio
Marmora regiono de Turkio | ||
---|---|---|
Regiono | ||
Lando | Turkio | |
- koordinatoj | 41° 0′ 0″ N, 29° 0′ 0″ O (mapo)4129Koordinatoj: 41° 0′ 0″ N, 29° 0′ 0″ O (mapo) [+] | |
Areo | 67 306 km² (6 730 600 ha) [+] | |
Loĝantaro | 23 202 727 [+] (1-a de januaro 2014) | |
Denseco | 344,73 loĝ./km² [+] [+] | |
![]() |
||
La Marmora regiono (turke Marmara Bölgesi) estas unu el la 7 popolnombradaj regionoj de Turkio. Ĝi kun surfaca areo de 67000 km² estas la plej malgranda sed plej dense loĝata de la sep regionoj. Laŭ areo ĝi estas proksimume 8,6 % de Turkio. Ĝi situas en ambaŭ Eŭropo kaj Azio sur ĉiuj bordoj de la Marmora Maro.
Ĉi-tiu regiono estis oficiale enkondukita post la Unua Geografia Kongreso en Turkio en 1941 en Ankaro kaj estas geografie dividita en kvar regionajn partojn aŭ areojn.
Provincoj[redakti | redakti fonton]
- Provinco Balıkesir
- Provinco Bilecik
- Provinco Bursa
- Provinco Çanakkale
- Provinco Edirne
- Provinco İstanbul
- Provinco Kırklareli
- Provinco Kocaeli
- Provinco Sakarya
- Provinco Tekirdağ
- Provinco Yalova