Regimento de marsoldataj rabatakantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regimento de marsoldataj rabatakantoj
Marine Raider Regiment

Lando Usono
Tipo Marista infanterio
Bataloj Dua Mondmilito, Iraka Milito
vdr

La Regimento de marsoldataj rabatakantoj (angle Marine Raider Regiment) antaŭe nomata Specialaj Operacioj Regimento de la Usona Marinfanterio, estas la trupoj de specialaj operacioj de la Usona Marinfanteria Korpuso (USMK), kiu estas parto de la Specialaj Operacioj Komando (SOKOM). La milita unuo estis renomita post ĝia antaŭulo, la elita trupo de la Dua Mondmilito, la Rabatakantoj de la Usona Marinfanteria Korpo, ĉi tiu unuo estas la ĉefa batala unuo de SOKOM kaj esti parto de la Usona Komando de Specialaj Operacioj (UKSO).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Marsoldataj rabatakantoj en Bougainville.

La marsoldataj rabatakantoj de hodiaŭ povas spuri siajn radikojn reen al siaj antaŭuloj de la Dua Mondmilito, la Rabatakantoj de la Usona Marinfanteria Korpuso. La rabatakantoj estis malpeza infanteria elita unuo, establitaj de marsoldatoj kaj trejnitaj por efektivigi specialajn amfibiajn agadojn, precipe elŝipiĝant en ŝvelajn boatojn kaj operaciant malantaŭ malamikaj linioj. La membroj de la unua bataliono de Raiders, estis parto de la Unua Speciala Operacia Forto de Usono, kaj ankaŭ estis la unuaj en batali en la Pacifika Kampanjo, dum la Dua Mondmilito.

Unua taĉmento[redakti | redakti fonton]

La unuaj marinfanteria korpuso de rabatakantoj vidis la lumon por la unua fojo danke al programo nomata: Unua taĉmento de la Specialaj Operacioj Komando (SOKOM). La Maraj Specialaj Operaciaj Fortoj konstantis apartigitaj de la Usona Speciala Operacia Komando, kun malgranda 86-vira unuo komandita de kolonelo Robert J. Coates, eksa komandanta oficiro de la Unua Kompanio de la Rekonada Forto. En junio 2003 tiu unuo estis ĉefsidejita en la Marinfanteria Bazkampejo Pendleton. En 2006 la unuo fariĝis parto de la Specialaj Operacioj Komando (SOKOM). La unua taĉmento estis disfaldita en Irako kun la usonaj mararmeaj teamoj (SEAL) kaj la unua speciala grupo de maramea milito (DEVGRU). En 2004 la marsoldatoj de la taĉmento partoprenis en la duan batalon de Faluĝa.

Organizaĵo[redakti | redakti fonton]

SOKOM[redakti | redakti fonton]

En februaro de 2006, la Specialaj Operacioj Komando (SOKOM) estis kreita en Camp Lejeune, en Norda Karolino. La unua kaj la dua specialaj batalionoj estis kreitaj per la speciala operacia grupo de la usona marinfanteria korpuso. La plej multaj el la batalpersonoj asignitaj al la du batalionoj venis de la skoltada forto de la usona marsoldata korpuso. En aprilo de 2009 la usona marinfanteria korpuso rediseŝis la specialan operacian regimenton, kaj aldonis novan nivelon de komando al la tri specialaj operaciaj batalionoj de la usona marinfanteria korpuso. Ĉiu bataliono konsistas de kvar kompanioj, ĉiu kompanio havas kvar specialaj operaciaj teamoj konsistantaj el dek kvar viroj.

Militbazo[redakti | redakti fonton]

La bazo de la marsoldataj rabatakantoj estas la Marinfanteria Teamo de Specialaj Operacioj (MTSO) formita de dek kvar viroj. Ĉiu teamo MTSO estas organizita en tri elementojn: Ĉefsidejo (HQ) kaj du identaj Taktikaj Eskadroj. La estrarkunsido konsistas el teamoĉefo kaj speciala operacioficiro (kapitano), estro de operacia teamo, (serĝento), kaj komunikada suboficiro (senkomisita oficiro). Ĉiu taktika elemento konsistas el elementa estro (suboficiro), tri kritikaj lerteknikistoj (serĝento aŭ kaporalo), kaj soldatoj de la speciala amfibia skolta unuo de la usona marsoldata korpuso. La organizo permesas al teamo funkcii sola, sed samtempe konservas la kapablon funkcii kiel parto de pli granda unuo, same kiel la Specialcelaj fortoj de la Usona Terarmeo. En 2014 estis sciigite la Specialaj Operacioj Regimento de la Usona Marinfanteria Korpuso (angle: Marine Corps Special Operations Regiment) kaj ĝiaj subordaj unuoj estis renomitaj: Marsoldataj Rabatakantoj (angle: Marine Raiders). Tamen, pro administraj prokrastoj la noma ŝanĝo ne efikiĝis ĝis la 19-a de junio de 2015.

Regimento de Specialaj Operacoj[redakti | redakti fonton]

La Regimento de specialaj operacoj de la usona marinfanterio, ankaŭ nomata Marsoldata Rabatakanta Regimento (angle: Marine Raider Regiment) en memoro de ĝiaj elitaj antaŭuloj de la Dua Mondmilito, estas la specialaj operaciaj trupoj de la Usona Marinfanteria Korpuso. La organizaĵo de la regimento finiĝis en 2007 kaj la unuo enhavas tri batalionojn: la unua, la dua kaj la tria bataliono de specialaj operacoj. La Regimento de Specialaj Operacoj de la Usona Marinfanterio estas la ĉefa batala komponento de la Specialoperaca Komando (SOKOM).