Martin Hochmeis­ter (filo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Martin Hochmeister [hoĥmajster] transilvania saksa presisto, librokomercisto, eldonisto naskita en Nagyszeben la 19-an de aprilo 1767 kaj mortinta samloke la 9-an de januaro 1837. Li estis la filo de presisto Martin Hochmeister.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Martin Hochmeister studis en Theresianum de Vác, inter 1782-1785 en liceo de Koloĵvaro. De 1789 li transprenis la presejon de sia patro. Li faris ankaŭ librokomercon kaj eldonis librojn. En lia presejo fariĝis la gazeto Siebenbürger Zeitung, kaj unua transilvania hungara gazeto Erdélyi Magyar Hírvivő.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Szinnyei József: Magyar írók élete és munkái IV. (Gyalai–Hyrtl). Budapest: Hornyánszky. 1896.
  • Cziráki Zsuzsanna: Az erdélyi szászok története: Erdélyi szász irodalomtörténet. 2006.