Dika turo (Sibiu)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dika turo
turo
Lando Rumanio vd
Situo Sibiu
Situo
Geografia situo 45° 47′ 36″ N, 24° 9′ 7″ O (mapo)45.79325524.151911Koordinatoj: 45° 47′ 36″ N, 24° 9′ 7″ O (mapo)
Dika turo (Rumanio)
Dika turo (Rumanio)
DEC
Dika turo
Dika turo
Situo de Dika turo
Map
Dika turo
Parto de Third compound of the medieval fortifications of Sibiu vd
vdr
Turo dika de Sibiu

La Dika turo (romane: Turnul Gros din Sibiu, germane: Dicker Turm) en Sibiu, Rumanio, estas parto de la malnova ĉirkaŭfortikaĵo konstruite en la 16-a jarcento. Ĝi mem kaj ĝiaj alkonstruaĵoj servas, kun kelkaj interrompoj, ekde 1788 teatreje. La turo konstruitis kiel parto de la sudorienta bastiono. Nuntempe ĝi situas inter la stratoj Strada Cetăţii kaj Bulevardul Coposu kun alirebleco disde ambaŭ flankoj.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Dika turo, detalo

Konstruitis la tuto sur horizontala projekciaĵo en formo de la litero U. Temas pri duoncirkla, masiva brikaĵo kun subaĵoj el ŝtonmuraro kun pluraj defendaj ebenoj kaj platformo sur kiu oni povis lokigi kanonojn. La ventro tura situas ĉ. 25 metrojn antaŭ la defendomurego kiel bastiono. La koncepto estis je rondelo kiu ja estu defendata per pafarmiloj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 16-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Turo dika, parto de la ĉirkaŭfortikaĵo de Sibiu

La turo estis parto de la kvina defendmuro de la mezepoka burgo, kiu starigitis inter 1540 kaj 1552 sub la gvido de urbestro Petrus Haller. Ĝi tiam uzitis kiel infanteria turo estante grava parto de la bastiono. Konstruaĵon ĉi tiun financis en la jaro 1540 la reĝa juĝisto Markus Pempflinger.[2]

Dum la 18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento oni ekbezonis propran urban teatrejon. Tiun ĉi ideon tre apogis (ankaŭ finance) la framasono kaj grafo Bánfy; tamen la unua plano fiaskis. Nur Martin Hochmeister sukcesis fari tion alikonstruigante la Dikan turon je memfinancita teatrejo kies malfermiĝo estis en la 1.6.1788. Ekde tiam oni surcenejigas teatraĵojn tie. La unua plano faritis laŭ planoj el Vieno] sed ja devis esti konsiderataj la specialaj surlokaj kondiĉoj. Do oni devis malkonstrui la muron de la tria defendoringo antaŭa - tiel pli allasitis la trafiko sur la strato. Oni pavimis ĝin kaj disde la teatro ĝis la placo Piaţa Mare. Ankaŭ tegmentita koridoro kreitis unuigante la korton kun la teatra enirejo. En 1788 finkonstruitis la balkonoj duetaĝaj kaj sume 23 respektive 20 loĝioj estiĝis; la loĝio de la guberniestro aldonitis rekte kontraŭe al la scenejo. Loĝion oni povis lupreni por la sumo de inter du kaj tri dukatoj por la daŭro de unu monato. En la jaro 1791 venis transirejo inter la promenejoj kiu nomiĝis Teatra ŝtuparo (Theatertreppe) funkciante ĝis 1818.[3] Christoph Ludwig Seipp estis la unua intendanto teatra inter 178 kaj 1791. Ebligis tion grafo Bánfy, kiu povis persvadi sian kunloĝianon forlasi Bratislavon kaj veni Sibion. En la teatro, krom dramoj, ankaŭ operoj kaj operetoj surscenejigitis.[4]

Dum la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la 6.8.1826 slovaka reĝisoro surscenejigitis veran artfajraĵon kiu bruligis la teatrejon kaj ruinigis ĝin. La filo de la fondinto Martin Hochmeister donis 17.000 guldenojn por la kompleta restaŭro kiu fariĝis laŭ la modelo de Theater in der Leopoldstadt de Vieno. Sekve jam en la 1.3.1827 povis spektiĝi nova teatraĵo. En la jaro 1849 haltigitis ĉiujn enscenigojn ĉar generalo Józef Bem konfiskitis la ejon dum la Hungara revolucio de 1848; sed jam unu jaron pli poste restartis la tuto. En 1865 aĉetis la magistrato sibia la teatron el la manoj de la posteuloj de Hochmeister kontraŭ la sumo de 35.000 guldenoj. De tiam la teatrado daŭre okazis tie.[5]

En somero 1868 gastis la trupo de Mihai Pascalys en la urbo okaze de artista kaj nacia propagandevento tra Transilvanio. Ĝia sufloro estis Mihai Eminescu mem. Temis pri la unua fojo ke prezentitis surloke aĵo en la rumana lingvo. La teatrotrupo ne devigitis pagi lupagon por la salonego subkondiĉe ke kelkaj aktoradoj estu senkostaj por la malriĉuloj. La tiutempa gazetaro rimarkis ke ĉiuj sidlokoj estis okupitaj kaj ke kelktempe ĉeestis eĉ oficilaluloj urbaj. Multaj spektantoj flegis aperi vestitaj en tradiciaj rumanaj kostumoj venante al la medio rumanlingva de Sibiu. Ekde 1876 la teatrejo ricevis novan fasadon kiu plimonumentaligis ĝin. Ankaŭ la interno renovigitis kaj ornamitis en la koloroj blanka, ruĝa kaj ora. La nova malfermo estis en la 1.9.1887 kun la teatraĵo Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe.

Enirejo al la Thalia-salonego ĉe Dika turo

Ekde la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La nomo Thalia kiu normalas inter la nunaj sibianoj venis el la komunisma epoko kiam post fajro en la 13.2.1949 kaj la posta refariĝo gastis ene la sindikata klubo de la fabriko "Independenţa". Ankaŭ dum la Rumana Revolucio de 1989 la ejo damaĝitis.[6]

Post 1990 decidis la distrikta konsilantaro restaŭri la komplekson denove. La en 1994 komencitaj laboroj dek jarojn poste finfaritis. La turo renovigitis en la jaro 2006 kaj enkorpigitis finfine en la novan teatrejon. Nuntempe la Filharmonio urba havas siajn koncertojn tie regule, uzante la Thalia-salonegon kun maksimume 500 sidlokoj.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hermann Fabini: Baugeschichtliche Entwicklung von Alt-Hermannstadt im Spiegel historischer Stadtbilder (magazino "Transilvania"), Sibiu 1983
  2. Anne Kotzan: Baedeker Reiseführer - Rumanien, Verlag Karl Baedeker, p. 365, ISBN 978-3-8297-1447-1
  3. Thalia-Saal
  4. Lisa Fischer: Eden hinter den Wäldern – Samuel von Brukenthal: Politiker, Sammler, Freimaurer in Hermannstadt/Sibiu, Böhlau Verlag, Wien – Köln – Weimar 2007, p. 90-91, ISBN 978-3-205-77634-5
  5. [1][rompita ligilo]
  6. Alexandru Avram, Vasile Crișan: Ghid de oraș – Sibiu, Editura Sport-Turism, Bukareŝto, 1983, p. 66
  7. Harald Roth: Hermannstadt: kleine Geschichte einer Stadt in Siebenbürgen, dua eldono, Böhla u Verlag GmbH & Cie., Köln 2007, p. 213-214, ISBN 978-3-412-05106-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dicker Turm (Hermannstadt) en la germana Vikipedio.