Porŝipira veterprognozo
La Shipping Forecast en angla origine kaj "porŝipira veterprognozo" en Esperanto estas la marveterraporto, kiun BBC Radio 4 disaŭdigas po kvar fojoj ĉiutage por la marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo). Ĝi estas farata de la brita meteorologia ofico ("UK Met Office"; parto de la brita defendministerio) kaj disaŭdigata nome de la brita mara kaj marborda agentejo ("Maritime and Coastguard Agency", parto de la brita transportdepartemento).
Laŭ horoj[redakti | redakti fonton]
La elsendohoroj estas jenaj (laŭ la Mez-Eŭropa Tempo kun konsidero de eventuala somera tempo): 01:48; 06:20; 13:01 kaj 18:54. Ili estas kune kun frekvencoj kaj aliaj informoj listigitaj kaj per griza linifono emfazitaj en la suba tabelo[1]. Komparcele la tabelo montras ankaŭ aliajn regulajn perradiajn disaŭdigojn de marveterraportoj fare de kelkaj aliaj Eŭropaj radio-sendostacioj[2]. La en la Shipping Forecast kaj similaj elsendoj donitaj informoj pri la geografia situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj ebligas onin fari al si aerpremmapon[3].
Horo[4] | Sendostacio | Frekvencoj[5] | Lingvo | Rimarko |
---|---|---|---|---|
00:55 | RTÉ Radio 1 | 252 | Angla | Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando |
01:05 | Polskie Radio Program I | 225 | Pola | Pri apudbordaj regionoj de Pollando kaj apudaj marpartoj |
01:48 | BBC Radio 4 | 198 603 720 756 774 1449 1485 | Angla | Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo) |
05:45 | Danmarks Radio | 243 | Dana | Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo |
05:45 | NRK | 153 | Norvega | Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur lunde ĝis sabate |
06:20 | BBC Radio 4 | 198 603 720 756 774 1449 1485 | Angla | Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo) |
06:55[6][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
07:02 | RTÉ Radio 1 | 252 | Angla | Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando |
07:55[9][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
08:03 | NRK | 153 | Norvega | Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur dimanĉe |
08:45 | Danmarks Radio | 243 | Dana | Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo |
09:03 | NRK | 153 | Norvega | Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur dimanĉe |
09:30[10] | DP07 Seefunk | 7310 9560 | Germana (komenca konciza raporto aldone en la Angla) | Norda Maro, Balta Maro, Manika Markolo kaj IJsselmeer |
11:03[6][11] | Ríkisútvarpið | 189 207 | Islanda | Pri Marpartoj ĉirkaŭ Islando |
11:45 | Danmarks Radio | 243 | Dana | Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo |
12:03[9][11] | Ríkisútvarpið | 189 207 | Islanda | Pri Marpartoj ĉirkaŭ Islando |
12:55[6][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
13:01 | BBC Radio 4 | 198 603 720 756 774 1449 1485 | Angla | Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo) |
13:53 | RTÉ Radio 1 | 252 | Angla | Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando |
13:55[9][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
14:00[10] | DP07 Seefunk | 7310[12] 9560 | Germana (komenca konciza raporto aldone en la Angla) | Norda Maro, Balta Maro, Manika Markolo kaj IJsselmeer |
16:55[6][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
17:55[9][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
17:45 | Danmarks Radio | 243 | Dana | Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo |
17:55 | RTÉ Radio 1 | 252 | Angla | Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando |
18:54 | BBC Radio 4 | 198 603 720 756 774 1449 1485 | Angla | Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo) |
20:08 | Polskie Radio Program I | 225 | Pola | Pri apudbordaj regionoj de Pollando kaj apudaj marpartoj |
20:55[6][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
21:55[9][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
Regionoj[redakti | redakti fonton]
Ĉe Unuiĝinta Reĝlando[redakti | redakti fonton]
Ĉe aliaj landoj[redakti | redakti fonton]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La tabelo baziĝas sur indikoj donitaj en Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie: Jachtfunkdienst 2009 – Nord-, Ostsee und Englischer Kanal, Hamburg kaj Rostock, Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie, 2009, kaj krome sur radio-elsendoj aŭditaj de la redaktinto.
- ↑ Estas listigitaj nur disaŭdigoj en ordinara amplitudmodulado en long-, mallong- kaj mezondo. Pliaj, ne en la tabelo listigitaj perradiaj disaŭdigoj estas en unu-flankbenda amplitudmodulado, frekvencmodulado (ekzemploj: DP07 Seefunk dum la akvosporta sezono kaj – je 00:05 horo – NDR Info; de ĝi tamen nur sendiloj situaj en Meklenburgo-Antaŭpomerio) kaj krome DAB+ (ekzemploj: NDR Info Spezial je 00:05, 08:30 kaj 22:05 horo kaj Dokumente und Debatten je 01:05, 06:40 kaj 18:10 horo). La marveterraportoj de la listigitaj radio-sendostacioj estas ĉefe pri marpartoj apud Eŭropo.
- ↑ Io tia estas ilustrita en Riley, Denis, kaj Spolton, Lewis: Vetero kaj klimato de la mondo, p. 5ff, Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1987 (el la angla esperantigita de Long, Kris).
- ↑ laŭ Mez-Eŭropa Tempo kun konsidero de eventuala somera tempo
- ↑ en kilohercoj
- ↑ 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 La horo trafas, kiam en Centr-Eŭropo ne estas somera tempo.
- ↑ 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 7,7 Test-sendado (pli: “Seewetterbericht jetzt auf 6040 kHz”)
- ↑ 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 8,10 8,11 8,12 8,13 8,14 8,15 En amplitudmodulado kaj supra flankbenda modulado.
- ↑ 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 La horo trafas, kiam en Centr-Eŭropo estas somera tempo.
- ↑ 10,0 10,1 Tiu ĉi disaŭdigo okazas sole en la germana akvosportsezono (proksimume fine de Marto ĝis komence de Oktobro).
- ↑ 11,0 11,1 Sabate kaj dimanĉe: komenco du minutojn pli malfrue.
- ↑ En 7310 kHz je tiu horo sole lunde ĝis sabate.