Mary (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary
filmo
Originala titolo Mary
Originala lingvo franca lingvo • angla lingvo • hebrea lingvo
Kina aperdato 2005
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Abel Ferrara
Scenaro Abel Ferrara
Filmita en Basilikato
Loko de rakonto Jerusalemo
Muziko de Francis Kuipers
Rolantoj Juliette Binoche • Forest Whitaker • Matthew Modine • Heather Graham • Marion Cotillard • Stefania Rocca • Victoria Justice • Marco Leonardi • Elio Germano • Luca Lionello • Mario Opinato • Amos Luzzatto • Jean-Yves Leloup • Shanyn Leigh • Gabriella Wright • Gisella Marengo
Produktinta firmao Pan-Européenne
Honorigoj Granda premio de ĵurio (festivalo de Venecio)
IMDb
vdr

Mary estas drama trilera filmo de 2005, verkita kaj reĝisorita de usona reĝisoro Abel Ferrara. En la filmo stelulas Juliette Binoche, Forest Whitaker, Marion Cotillard, Matthew Modine kaj Heather Graham. La filmo premieris en la Venecia Kinfestivalo kie ĝi ricevis plurajn premiojn, same kiel en Toronto, Deauville kaj Donostio.

Kvankam kunproduktorita de uson-franca kinkompanio kaj filmita en anglalingvo kaj parte en Usono, la filmo apenaŭ esti vidita en Usono, kaj tiukadre la filmo havas tri eŭropajn ne-anglalingvajn retejojn, sed neniun anglalingvan retejon. Brita DVD uzas la titolon Mary: This is My Blood (Maria: tiu estas mia sango).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Post la farado de filmo pri la vivo de Jesuo Kristo nomita This Is My Blood (Tiu estas mia sango), Marie Palesi, la aktorino kiu ludas la rolon de Maria Magdala rifuĝiĝas en Jerusalemo serĉe de la vero malantaŭ la historio, dum la reĝisoro de la filmo, kiu ankaŭ ludas la rolon de Jesuo, revenas al Novjorko por agrese promocii la filmon. La filmo ene de la filmo levas publikan polemikon pro tialoj kiuj neniam estas rekte klarigitaj, sed kelkaj scenoj de la filmo temas pri la nekanonaj Gnozaj evangelioij, dum estas publikaj akuzoj ke la filmo estas antisemida pro tialoj kiuj same neniam estas rekte klarigitaj. En Novjorko, televida ĵurnalisto Ted Younger (Forest Whitaker) prezentas serion de programoj pri la vivo de Jesuo, kaj decidas intervjui la regixsoron de la filmo. Private, Younger estas suferanta fidokrizon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mary (2005 film) en la angla Vikipedio.