Mary Anning

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary Anning
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1799 (1799-05-21)
en Lyme Regis,  Reĝlando de Granda Britio
Morto 9-an de marto 1847 (1847-03-09) (47-jaraĝa)
en Lyme Regis,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo paleontologo • dealer of naturalia
Verkoj malkovro
vdr
Mary Anning kaj sia hundo Tray, pentrita antaŭ 1842

Mary Anning (Lyme Regis, n. la 21-an de majo 1799 – m. la 9-an de marto 1847) estis angla paleontologo, kolektisto kaj komercisto de fosilioj, konata en la tuta mondo pro la gravaj multenombraj eltrovaĵoj kiujn ŝi entreprenis en la mara fundo el la ĵurasia periodo en Lyme Regis, kie ŝi loĝis. Danke al ŝia laboro ŝanĝiĝis la maniero vidi la prahistorian vivon kaj la historion sur la Tero.

La plej elstara malkovro estis la unua skeleto de fiŝosaŭro kiu estis ĝuste identigata, la unuaj du eltrovitaj skeletoj de pleziosaŭroj, la unua skeleto de flugsaŭroj eltrovita ekster Germanio kaj kelkaj fosilioj de gravaj fiŝoj. Ŝiaj observoj ludis gravan rolon en la malkovrado ke fosilioj de belemnitoj enhavas fosiliigitan inkon kaj ke la koprolitoj, konataj kiel ŝtonoj bezoaro tiuepoke, estas fosiliigitaj ekskrementoj. Kiam la geologo Henry De la Beche pentris Duria Antiquior, la unua sceno pri la profunda tempo kiu havis altan diskonigadon, bazis sin sur la fosilioj kiujn Anning eltrovis kaj vendis kopiojn por sia bonprofito. Ŝia laboro estis nepra en la ŝanĝoj okazintaj kiuj poste venis komence de la 19-a jarcento en la sciencaj ideoj pri la prahistoria vivo kaj historio de la Tero.

Ŝia genro kaj socia klaso, la gepatroj de Anning estis disidentoj (protestantoj ne anglikanaj) estis kialoj pro kiuj ŝi ne povis plene partopreni la vivon de la brita scienca komunumo de la komencoj de la 19-a jarcento, regata de riĉaj burĝuloj anglikanaj, kaj ŝi ne estis citata en ŝiaj kontribuoj. Kvankam ŝi estis konata en la rondoj de geologoj de Britio, Eŭropo kaj Ameriko, ŝi travivis ekonomiajn malfacilaĵojn dum la plejparto de ŝia vivo.