Masakro de Jamestown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La masakro de Jamestown, fare de Teodoro de Bry

La masakro de Jamestown okazis la 22-an de marto 1622 en la ĉirkaŭo de la angla setlejo Jamestown (Virginio) kaj estis la unua granda masakro de blankuloj fare de indianoj en Norda Ameriko.

Indianoj de la paŭhatana konfederacio gviditaj de la ĉefo Opekankano atakis farmbienojn kaj loĝejojn ĉirkaŭ Jamestown. La indianaj batalantoj detruis pli ol sepdek anglajn setlejojn kaj mortigis ĉirkaŭ 347 anglojn[1], t.e. triono de la loĝantaro.

Jamestown estis la unua sukcesa angla setlejo en Nord-Ameriko en 1607 kaj la ĉefurbo de la kolonio Virginio.

Kvankam Jamestown mem estis savita pro lastminuta alarmo multaj pli malgrandaj setlejoj laŭ la rivero James estis bruligitaj, viroj, virinoj kaj infanoj mortigitaj kaj kampoj detruitaj.

Fono[redakti | redakti fonton]

Post la unua angla-paŭhatana milito (16091613), la geedziĝo de la plej juna filino de ĉefo Paŭhatano, Pokahontas, kaj de la koloniisto John Rolfe en la jaro 1614 komencis periodon de pli pacaj rilatoj inter la anglaj koloniistoj kaj la indianoj de la Paŭhatana konfederacio. En 1618 post la morto de Vahunsonakok, pli konata kiel ĉefo Paŭhatano, ties duonfrato, Opekankano iĝis ĉefo de la Paŭhatanoj. Opekankano opiniis, ke pacaj rilatoj kun la koloniistoj ne eblis. Post la malgajno de la unua paŭhatana milito, li planis la detruon de la anglaj setlistoj. Printempe de la jaro 1622, post la murdo de sia konsilisto Nematanevo fare de anglo, Opekankano lanĉis kampanjon de surprizatakoj kontraŭ almenaŭ tridek unu apartaj anglaj setlejoj kaj plantejoj, la plej multaj ĉe la rivero James.

Antaŭaverto[redakti | redakti fonton]

Jamestown, la unua setlejo kaj ĉefurbo de la kolonio estis savita, pro indiana knabo nomita Chanco, kiu devis murdi sian dungiton, Richard Pace, sed anstataŭe vekis lin nokte kaj avertis lin pri tuja atako. Richard Pace, kiu loĝis je la alia flanko de la rivero, unue sekurigis sian familion kaj poste remis tra la rivero al Jamestown por averti la aliajn loĝantojn. Rezulte iuj preparoj estis faritaj antaŭ la atako en Jamestown. Eksteraj setlejoj tamen ne ricevis antaŭaverton.

Detruo de aliaj setlejoj[redakti | redakti fonton]

Dum la unutaga surpriza atako multaj el la pli malgrandaj komunumoj estis atakitaj, inkluzive Henricus kaj ties lernejoj por indianaj geknaboj kaj koloniistaj. En Martin's Hundred pli ol duono de la loĝantaro estis mortigita kaj en Wolstenholme Towne nur du domoj kaj parto de preĝejoj restis. Entute ĉirkaŭ 400 koloniistoj (triono de la blankula loĝantaro) estis mortigitaj kaj ĉirkaŭ 20 virinoj kaptitaj.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La Paŭhatanoj finis la bataladon kaj atendis dum la sekvaj tagoj kaj monatoj post la atako, ŝajne opiniantaj, ke la koloniistoj akceptis la malsukceson kiel signalo, ke la paŭhatanoj estis potencaj kaj respektendaj kaj konfliktoj evitendaj. Tio tamen montriĝis grava eraro en la kompreno de la menso de anglaj koloniistoj.

La printempaj atakoj detruis multajn de la kampoj kaj tiel iuj setlejoj estis tute forlasitaj. Ne nur en la kolonioj, sed ankaŭ en Anglio la atakoj havis la longdaŭran efikon fortigi la bildon de sovaĝaj indianoj kaj detruis multon el tio, kion atingis dum la antaŭaj jaroj Pokahontas kaj aliaj.

Lernejo por indianaj knaboj en Henricus[redakti | redakti fonton]

En Henricus ekzistis bone planita lernejo por indianaj knaboj kaj mezgrada lernejo por filoj de koloniistoj. Kaj tia progreso kaj la nova urbo estis perditaj. Nur 70 jarojn poste denove estiĝis tia lernejo, kiam la planoj por la College of William and Mary estis sukcese prezentitaj al la monarkio en Anglio de la estro de Henrico Parish, la religiulo James Blair, kaj reĝa ĉarto estis eldonita. La nova lernejo estis kreita en 1693 en Middle Plantation, kelkajn kilometrojn for de Jamestown. Kelkajn jarojn poste la ĉefurbo de la kolonio translokiĝis tien kaj la nomo estis ŝanĝita al Williamsburg.

Venenigo de la indianoj[redakti | redakti fonton]

La koloniistoj, kiuj supervivis la atakojn de la sankta vendredo ĉasis la tribojn kaj detruis iliajn kampojn dum la somero kaj aŭtuno de 1622 tiom sukcese, ke la ĉefo Opekankano decidis trakti kun ili. Pere de amikaj indianaj perantoj estiĝis fine paco inter la du partioj. Tamen, kelkaj el la loĝantoj de Jamestown sub la gvido de kapitano William Tucker kaj doktoro John Pott, venenigis la indianan parton de la alkoholaĵo por la ceremonio. La veneno mortigis ĉirkaŭ ducent indianojn kaj aliaj kvindek estis mortigitaj mane. Ĉefo Opekankano sukcesis eskapi.

Malvenko de la indianoj[redakti | redakti fonton]

Virginio iĝis kronkolonio de Anglio du jarojn poste, en 1624. Tia ŝanĝo signifis, ke la anglia krono havis rektan aŭtoritaton super la kolonio anstataŭ per la Virginia Company of London. Tio signifis, ke favoritoj de la krono povis profiti de la kolonio kiel la virginia kompanio povis tion. Kiel en la plej multaj kolonioj la koloniistoj estis ekspluatataj por la persona profito de kelkaj respondeculoj kaj la interesoj de la Paŭhatanoj estis eĉ malpli multe konsiderataj. Ekspansio en la landon de la indianoj kaj malrespekto de kontraktoj estis daŭre la kutima rilato.

En 1644 okazis la dua angla-paŭhatana milito, kiu mortigis ĉirkaŭ kvincent anglajn koloniistojn, kio reprezentis tiam nur 10 % el la loĝantaro kaj havis malpli grandan efikon al la kolonio. Tiam Opekankano, maljunega viro, estis transportita al la batalkampo surlite kaj kaptita. Malliberigita en Jamestown li estis murdita de gardisto, kiu devis gardi lin.

La morto de Opekankano indikis klare la komenciĝon de la malpligrandiĝo de la iam potenca paŭhatana konfederacio, kies membroj devis aŭ forlasi la regionon, iom post iom miksiĝi kun la koloniistoj, aŭ vivi en unu el la malmultaj indianaj rezervejoj kreitaj en Virginio, kvankam eĉ tiuj estis invaditaj de blankuloj.

Nuntempe nur sep triboj de la originala Paŭhatan konfederacio estas agnoskitaj de la Commonwealth of Virginia. La du rezervejoj estas tiuj de Pamunkey kaj Mattaponi, ambaŭ situantaj inter la samnomaj riveroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]