Masakro en la muzika festivalo de Re'im

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Masakro de Re'im)
Masakro en la muzika festivalo de Re'im
הטבח בפסטיבל סופרנובה
Geografia situo 31° 23′ 52″ N, 34° 28′ 18″ O (mapo)31.39777834.471667Koordinatoj: 31° 23′ 52″ N, 34° 28′ 18″ O (mapo)
Masakro en la muzika festivalo de Re'im (Israelo)
Masakro en la muzika festivalo de Re'im (Israelo)
DEC
Masakro en la muzika festivalo de Re'im
Masakro en la muzika festivalo de Re'im
Viktimoj 260+
vdr


La 7-an de oktobro 2023, kadre de la atako de Hamaso kontraŭ Israelo, okazis masakro de civiluloj partoprenantaj la trencan muzikan festivalon "Supernova" proksime de la Kibuco Re'im en la regiono Eŝkol. Almenaŭ 260 homoj estis mortigitaj kaj multaj pli vunditaj. La armitaj atakantoj ankaŭ prenis multajn ostaĝojn kaj forkaptis ilin al la Gaza Sektoro.[1]

Atako de Hamaso[redakti | redakti fonton]

La muzika festivalo estis unu el la unuaj celoj de la surprizatako kontraŭ Israelo, lanĉita fare de Hamas en la fruaj matenaj horoj de 7a de oktobro 2023.

Veturiloj postlasitaj fare de festivalvizitantoj (la 12-an de oktobro 2023)

Unu ĉeestanto deklaris ke post tranĉado de la elektro, grupo de ĉirkaŭ 50 atakantoj alvenis en kamionetoj kaj kvadoj kaj komencis pafadi en ĉiuj direktoj. Kelkaj el la Hamas-atakantoj kiuj atakis la festivalon eniris Israelon per motorizitaj glisparaŝutoj, alvenante ĉirkaŭ 6:30 matene, ĉirkaŭ sunleviĝo. Dum festivalanoj fuĝis en paniko, ĵipoj plenigitaj kun pafantoj komencis pafi al la eskapintaj aŭtoj kaj ankaŭ blokis vojojn. La larĝa malferma tereno lasis malmultajn lokojn por kaŝiĝi. Multaj ĉeestantoj, kiuj kaŝis sin en la arboj, estis murditaj ĉar militistoj metode pafis ilin. Aliaj kiuj kaŝis sin en arbustoj kaj fruktoplantejoj sukcesis pluvivi. La masakro okazis meze de sireno, signalante bombardon de raketoj lanĉitaj al Israelon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]