Atako de Hamaso kontraŭ Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amplekso de Hamas-atakoj en mapo jen anglalingva: La Gazaa Sektoro estas ruĝa. Hamas-teroristoj en Israelo estis aktivaj en la areo ĝis la ruĝa strekita linio. La flava areo markas la israelajn areojn evakuitajn la 8-an de oktobro. Bluo markas la antaŭeniĝon de la israela armeo.
Satelita bildo de la regiono je la 7-a de oktobro 2023. Oni povas vidi la grandajn fulmkolonojn ĉe la israela flanko de la Gazaa Sektoro

La atako de Hamaso kontraŭ Israelo, kiu komenciĝis la 7-an de oktobro 2023, estis terorisma ago kontraŭ Israelo efektivigita sub la gvidado de la islamismaj paramilitistoj de Hamaso (aŭ Hamas, fakte la vorto ne estas esperantlingva) kaj de la Palestina Islama Ĝihado el la Gazaa Sektoro.

La atako komenciĝis per raketpafado en Israelon, sekvita de la antaŭeniĝo de teroristaj militunuoj de Hamas kaj Palestina Islama Ĝihado en israelan teritorion, per trarompado tra la barilo ĉe la limo de Gazaa Sektoro. La atakantoj povis penetri armeajn postenojn kaj eĉ militbazojn, kelkajn malgrandajn urbojn kaj ĉiujn kibucojn proksimajn al la landlimo en la okcidenta Negevo en suda Israelo, masakrante civilan loĝantaron [1]. Laŭ israelaj ciferoj, almenaŭ 1400 israelanoj, precipe civiluloj, inkluzive de virinoj kaj infanoj, estis murditaj, aldone de soldatoj kaj policistoj kiuj estis murditaj aŭ mortigitaj en batalo,[2][3] pli ol 5 400 homoj estis vunditaj kaj ĉirkaŭ 250 aliaj kidnapitaj. Specife, 270 estis masakritaj en muzika festivalo.[4]

Laŭdire tio estis la plej granda amasmurdo de judoj post la Holokaŭsto. Menciindas, ke inter la murditoj kaj ostaĝoj estis ankaŭ ne-judoj: interalie, arabparolantaj israelanoj, kiuj estas beduenoj-islamanoj de la regiono, kaj ankaŭ agrikulturaj eksterlandaj laboristoj el Tajlando[5]. Ĉar la muzika festivalo estis iagrade internacia evento kaj multaj israelanoj havas duan naciecon, inter la murditoj kaj kidnapitoj estas civitanoj de pli ol 30 landoj [fonto bezonata].

Responde al la atako, la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu deklaris militstaton unuafoje ekde la Milito de Jom Kippur en 1973. Post alvokado de plurcent miloj da rezervistoj, la Israelaj Defendaj Fortoj povis rekapti la nacian teritorion ene de kelkaj tagoj kiel parto de la kontraŭ-terora batalo "Operaco Feraj Glavoj" kaj, laŭ siaj propraj deklaroj, mortigis en la procezo pli ol 1 500 teroristojn, akompanitaj de fortaj aviadilaj atakoj kontraŭ celoj en la Gazaa Sektoro.

Proksimume tri semajnojn post la terora atako, la Israelaj Defendaj Fortoj lanĉis teran ofensivon en la Gazaa Sektoro kun la deklarata celo savi la ostaĝojn kaj detrui armeajn kaj politikajn kapablojn de Hamaso por malhelpi estontan minacon al Israelo de la Gazaa Sektoro.

Nomigoj[redakti | redakti fonton]

Anoj kaj amaskomunikiloj de la Hamaso nomas la terorisman atakon operaco Inundo Al-Aksa (arabe عملية طوفان الأقصى, latinliterigite Amaliyyat Ṭūfān al-Aqṣā). La reaga batalo kontraŭ terorismo lanĉita de la Israelaj Defendaj Fortoj (IDF) okazas sub la nomo Operaco Feraj Glavoj (hebree מבצע חרבות ברזל, latinliterigite mivca ĥarvot barzel). En israelaj amaskomunikiloj, la esprimo milito de Simĥat Tora ankaŭ estas uzata pro la juda festo Simĥat Tora, la lasta tago de la plurtaga festo Sukoto, dum kiu la atako al Israelo komenciĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.