Palestina Islama Ĝihado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palestina Islama Ĝihado
partio • terorisma organizaĵo
Komenco oktobro 1981 vd
Ideologio

palestina naciismo • Tut-IslamismoislamismoKontraŭcionismoĜihadismoTutarabismo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Palestina Islama Ĝihado (arabe حرقة الجهاد الإسلامي في فلستين, Harakat al-Jihād al-Islāmi fi Filastīn, mallonge nomiĝas: Islama Ĝihado, ankaŭ konata laŭ la anglalinva akronimo: PIJ) estas la nomo de palestina terorisma organizaĵo, kiu estas gvidita de islamisma ideologio, kiu kombinas religian fanatikecon kaj ultranaciismon.

La celo de la organizaĵo estas batali kontraŭ Israelo, kaj precipe la israela okupado de la palestinaj teritorioj. Ĝi estas plejparte religie motivita kaj konsideras kaj Israelon kaj la sekularajn arabajn reĝimojn manifestiĝo de okcidenta imperiismo en la islama mondo [1]. La organizaĵo ne rekonas la legitimecon de la Ŝtato de Israelo kaj armite luktas por establi palestinan suverenecon sur la tuta teritorio de Palestino.

Laŭlonge de sia historio, la organizaĵo faris plurajn mortigajn atakojn en Israelo, kaj kontraŭ judaj setlantoj kaj israelaj soldatoj en la okupataj teritorioj [1]. La armita filio de la organizaĵo estas nomita la Brigadoj al-Quds, sed la politika filio havas sian ĉefsidejon en Damasko, Sirio, kun oficioj en Bejruto, Teherano, kaj Ĥartumo [2].

Islama Ĝihado estis difinita kiel terorisma organizaĵo fare de pluraj landoj, inkluzive de Usono [3], la Eŭropa Unio [4], Britio [5], Japanio [6], Kanado [7], Aŭstralio [8] Nov-Zelando [9][10] kaj Israelo [11], ĉiuj el la okcidenta tendaro. Male ĝi estas konsiderata kiel milita organizo kontraŭ la ŝtato Israelo fare de kelkaj islamaj ŝtatoj.

La organizaĵo estis ekde 1995 sub la gvidado de Ramadan Shallah [12]. Li loĝas en Sirio kaj ankaŭ estis unu el la fondintoj de la organizaĵo. Shallah estis dezirata de la FBI dum jaroj [13][14]. Li suferspertis apopleksion en 2018 kaj estis anstataŭigita per Ziyad al-Nakhalah.

Laŭ kelkaj specialistoj pri la situacio en la Gazaa Sektoro, la Islama Ĝihado estas konsiderita pli radikala ol Hamas [15][16] [17]

Fono[redakti | redakti fonton]

la fondinto de PIĜ Ramadan Shallah (dekstre) kaj Hamas politika gvidanto Khaled Mashal en Teherano, Irano, la 14an de aprilo 2006

Islama Ĝihado estis formita fare de tri palestinaj studentoj en Egiptio en 1980 (Fathi Shikaki, Abdul Aziz Odeh kaj Bashir Moussa) [1]. La kialo ili formis la organizaĵon estis seniluziiĝo kun la Islama Frataro, kiun ili kredis fariĝis tro varmeta, precipe en la Palestina lukto [18]. Ili ankaŭ estis inspiritaj fare de la Irana Revolucio [18]. La organizaĵo estis origine bazita en Egiptio, sed estis forpelita en 1981 post la murdo de prezidanto Anŭar as-Sadat [19]. Ili reestablis sin post tio en Palestino kaj Libano [1]. En aŭgusto 1987, ili mortigis israelan armean oficiron en Gazao, okazaĵo konsiderita estinti la unua sukcesa ago de la organizaĵo [1]. Ili distingiĝis en la 1990-aj jaroj kiel fortaj kontraŭuloj de la Oslaj interkonsentoj [1] kaj bojkotis la palestinajn prezidant-elektojn en 1996.

La organizaĵo estis precipe aktiva dum la dua intifado kaj faris serion da suicidatakoj en Israelo (notintas Atenco en la restoracio Maxim) kaj ankaŭ estis en perfortaj konfliktoj kun la palestina polico [1]. Islama Ĝihado kaj Hamas estis la unuaj organizaĵoj el ĉiuj palestinaj rezist-organizaĵoj kiuj faris suicidatakojn [20][21]. Ili ĉefe faris siajn atakojn en la Palestiniaj teritorioj kaj en Israelo propra, sed ili ankaŭ faris kelkajn atakojn en Jordanio kaj Libano [2].

La palestina islama Jihad asertis respondecon por multaj radikalaj agadoj dum la jaroj kaj estas priresponda por pli da ol 30 suicidaj bombadoj [22]. La internacian komunumon konsideras la uzon de sendiskriminataj atakoj al civilaj loĝantaroj kaj la uzo de homaj ŝildoj [23][24] kiel kontraŭleĝa laŭ internacia juro [25][26].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 BBC - Who are Islamic Jihad? (9.6.2003)
  2. 2,0 2,1 BBC - Who are Islamic Jihad? (9.8.2001)
  3. Current List of Designated Foreign Terrorist Organizations, nr. 15
  4. "Konsilia decido de 21 decembro 2005" (PDF) . Arkivita el la originalo (PDF) la 5-an de februaro 2009 . Alirita la 6-an de aprilo 2008 .
  5. Proscribed terrorist groups Arkivigite je 2005-12-12 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20060630031633)
  6. Japan‘s Foreign Policy in Major Diplomatic Fields
  7. Hizballah Arkivigite je 2009-06-26 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20090626183402)
  8. Listing of Terrorist Organisations (el Retarkivo 20140204040731)
  9. Lists associated with Resolution 1373. New Zealand Police (20 July 2014). Arkivita el la originalo je 2 January 2018. Alirita 16 August 2014.
  10. STATEMENT OF CASE TO RENEW THE DESIGNATION OF PALESTINIAN ISLAMIC JIHAD (PIJ) AS A TERRORIST ENTITY Arkivigite je 2014-10-19 per la retarkivo Wayback Machine, 2013
  11. Islamic Jihad. Alirita 2020-10-11.
  12. (23 July 2010) “Interview with Ramadan Shallah, Secretary General, Palestinian Islamic Jihad (Damascus, Syria, December 15, 2009)”, Perspectives on Terrorism IV (2). Alirita 8 September 2014.. 
  13. FBI – ABD AL AZIZ AWDA. FBI. Arkivita el la originalo je 18 December 2014. Alirita 17 December 2014.
  14. FBI – Wanted terrorists (la 8a de novembro 2010)
  15. Le Monde, Gary Dagorn and Assma Maad, What is the Palestinian Islamic Jihad, Hamas' unpredictable radical ally? la 21 a de oktobro 2023
  16. Wilson Center Palestinians: Hamas and PIJ, la 3an de novembro 2023
  17. Reuters, What is Islamic Jihad? The Hamas ally at war with Israel, la 18a de oktobro 2023
  18. 18,0 18,1 The Oxford Dictionary of Islam - Oxford islamic studies
  19. "Palestinians swear revenge for assassination", 28 October 1995.
  20. Alexander, Yonah. (2002-01-01) Palestinian Religious Terrorism: Hamas and Islamic Jihad. Brill | Nijhoff, p. 29. doi:10.1163/9789004479814. ISBN 978-90-04-47981-4.
  21. Shay, Shaul. (2004) The Axis of Evil: Iran, Hizballah, And The Palestinian Terror. Transaction Publishers, p. 76–77. ISBN 141281779X.
  22. Palestinian Islamic Jihad. Jewish Virtual Library. Arkivita el la originalo je 4 July 2008. Alirita 7 March 2009.
  23. (2007) “Chechen suicide bombers”, Journal of Slavic Military Studies 20 (4), p. 529–547. doi:10.1080/13518040701703070. Alirita 30 August 2012..  Arkivigite je 2017-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
  24. (2007) “Chechen suicide bombers”, Journal of Slavic Military Studies 20 (4), p. 529–547. doi:10.1080/13518040701703070. Alirita 30 August 2012..  Arkivigite je 2017-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
  25. "Israel Warns Gaza Targets by Phone and Leaflet", The New York Times, 8 July 2014.
  26. Protection of the civilian population. International Committee of the Red Cross. Arkivita el la originalo je 14 July 2014. Alirita 10 July 2014.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Hatina, Meir. (2001) Islam and Salvation in Palestine: The Islamic Jihad Movement. Syracuse University Press. ISBN 9652240486.