Masano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masano
frakcio
Administrado
Poŝtkodo 24043
Demografio
Geografio
Geografia situo 45° 31′ N, 9° 41′ O (mapo)45.514179.67552Koordinatoj: 45° 31′ N, 9° 41′ O (mapo) [+]
Alto 111 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Masano (Lombardio)
Masano (Lombardio)
DEC
Masano
Masano
Situo de Masano
Masano (Italio)
Masano (Italio)
DEC
Masano
Masano
Situo de Masano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Masano [+]
vdr
La ĉefa preĝejo en Masano, titolita laŭ sankta Vitale.

Masano (Maza', en la loka bergama dialekto) estas vilaĝo en la urba teritorio de Caravaggio, en la provinco Bergamo, en Lombardio, Italio. Ĝi troviĝas proksimume 3,5 km-n nord-oriente de la ĉefurbo, kaj tie loĝas 980 homoj, laŭ la itala popolnombrado okazinta en 2001.

Temas pri kampara urbeto, kiun karakterizas laktejoj, bovejoj kaj terkulturoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la urbeto, kiu (laŭ la konataj fontoj) neniam estis memstara komunumo, estas antikva, sed preskaŭ nekonata. Laŭ supervivintaj dokumentoj, en 1193 tie oni konstruis preĝejo titolita laŭ sankta Vitale, "com'era stata la chiesa precedente nel castello vecchio di Masano" ("samkiel la antaŭa preĝejo, en la malnova kastelo de Masano"). Tiu ĉi lasta frazo pensigas, ke la urbeto jam ekzistis kaj aktiviĝis dum la barbara epoko. Oni eĉ povus rilati la elekton de sankta Vitale al la apuda urboparto Vidalengo (Vitalis, en la latina lingvo).