Saltu al enhavo

Maskita stepkoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maskita stepkoko
Masklo
Masklo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pterokloformaj Pterokloformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterocles
Specio: Maskita stepkoko P. personatus
Gould, 1843
Pterocles personatus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Maskita stepkokoMadagaskara stepkoko (Pterocles personatus) estas specio de birdo de la familio de Pterokledoj.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Afriko kaj pli precize en Madagaskaro, kie la specio estas endemio, sed loĝanta nur en la sudaj kaj okcidentaj ebenaĵoj sed tute ne en la orientaj. La specio ne ĉeestas en arbaroj, ĉeestas nur en malfermaj arbaroj kaj ebenaĵoj, herbejoj kaj arbustejoj; ankaŭ ĉe river- kaj lago-bordoj. Ekde la marnivelo ĝis 1 200 m de altitudo.

La nomo de la specio devenas el la plej rimarkinda eco ĉe la masklo nome nigra masko, kiu okupas la frunton, ĝis la okulo kaj la mentonon kadrante la blugriza beko. La cetero de la vizaĝo kaj kapo kaj la tuto ĉe la ino estas helbruna kaj la okulringo estas flaveca. La brusto estas iom ruĝeca kun blueca nuanco. La dorso estas bruna kaj la ventro strieca nigroblanke. Ĉe la ino estas strieca ankaŭ la dorso. Temas pri mezgranda birdo 35 cm longa. En vosto estas larĝa blanka fina strio. Junuloj estas similaj al inoj.

La grupoj estas de 2 aŭ 6 ĝis 20 aŭ 40 individuoj. Tiu afrotropisa specio estas loĝanta aŭ tute oni nenion scias pri mala informo. Dumfluga aŭ dumstara voĉo estas gorĝa "kaĉ-kaĉa-kaĉa".

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La nesto estas engrunda truo kovrita de herberoj en ebenaĵo inter arbustetoj kaj foje ĉe lagobordo aŭ eĉ plaĝo. La ino demetas tri ovojn iom punktitajn. Ambaŭ gepatroj kovas.

Ili manĝas ĉefe grejnojn kaj foje insektojn. Ili flugas trinki frumatene foje laŭ grupoj de ĝis 300 aŭ 400 birdoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2016). “Pterocles personatus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22693009A93378476. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22693009A93378476.en. Alirita 12a de Novembro 2021..