Matador (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matador
filmo
Originala titolo Matador
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1986
Ĝenro erota suspensa fikcio, suspensa filmo, amafera filmo, erotika filmo, filma dramo
Kameraado Ángel Luis Fernández Serrano
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Bernardo Bonezzi
Rolantoj Assumpta Serna • Antonio Banderas • Nacho Martínez • Chus Lampreave • Carmen Maura • Eusebio Poncela • Verónica Forqué • Pedro Almodóvar • Bibiana Fernández • Eva Cobo • Julieta Serrano • Jaime Chávarri • Concha Hidalgo • Jesús Ruyman
IMDb
vdr

Matador estas hispana filmo de 1986, produktorita de Andrés Vicente Gómez kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar kun partopreno de geaktoroj Assumpta Serna, Antonio Banderas kaj Nacho Martínez.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Diego Montes (Nacho Martínez) estas eks-toreisto kiu retiriĝis pro kornovundo. Inter studentoj de lia torelernejo estas Ángel (Antonio Banderas), konfuza junulo kiu ekzemple dum sonĝo havas vizion de virino kiu murdas viron per harpinglo dum seksumado, kvazaŭ toreisto ("matador") mortigas taŭron. Ángel por montri sian virecon klopodas perforti sian najbarinon Eva (Eva Cobo), kiu estas la fianĉino de Diego. Ángel konfesas tion al la polico, kaj ankaŭ murdojn de viroj murditaj per la sama vundo per harpinglo dum seksumado. La policestro ne konvinkiĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roloj[redakti | redakti fonton]

Aktoro Rolo
Assumpta Serna María Cardenal
Antonio Banderas Ángel
Nacho Martínez Diego
Eva Cobo Eva
Julieta Serrano Berta
Chus Lampreave Pilar
Carmen Maura Julia
Eusebio Poncela Policestro
Bibiana Fernández Florvendistino
Luis Ciges Gardisto
Eva Siva Servistino de María kaj Diego
Verónica Forqué Ĵurnalistino
Jaime Chávarri Pastro
Concha Hidalgo Tata Ángel
Antonio Passy Kuracisto