Saltu al enhavo

Matallana de Torío

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matallana de Torío
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24836
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 258  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 52′ N, 5° 31′ U (mapo)42.866111111111-5.52Koordinatoj: 42° 52′ N, 5° 31′ U (mapo) [+]
Alto 1 022 m [+]
Areo 73,45 km² (7 345 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Matallana de Torío (Provinco Leono)
Matallana de Torío (Provinco Leono)
DEC
Situo de Matallana de Torío
Matallana de Torío (Hispanio)
Matallana de Torío (Hispanio)
DEC
Situo de Matallana de Torío

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matallana de Torío [+]
vdr

Matallana de Torío [mataLJAna detoRIo] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. Matallana de Torío estas komprenebla etimologie kiel Ebena Arbaro de rivero Torío.

Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Ponto Serrilla.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Matallana de Torío, Naredo de Fenar, Orzonaga, Pardavé, Robledo de Fenar, Robles de la Valcueva, Serrilla, La Valcueva kaj Villalfeide, okupas totalan areon de 73,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 278 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 32 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Maraña, Burón, Puebla de Lillo, Riaño kaj Crémenes.

Ĉefa rivero estas Torío, alfluanto de la rivero Bernesga. Estas du interesaj pontoj super tiu rivero. La Ponto San Feliz, mezepoka kaj tre abandonita postulas rehabilitigon, kaj la Ponto Serrilla, de la 19-a jarcento, iam ŝosea nune por piedirado. Alia interesa strukturo estas la metala ponto konstruita kiel fervoja linio.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]