Matapozuelos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matapozuelos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47230
Demografio
Loĝantaro 1 008  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 4° 47′ U (mapo)41.4140831-4.790388Koordinatoj: 41° 25′ N, 4° 47′ U (mapo) [+]
Alto 732 m [+]
Areo 50,5 km² (5 050 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Matapozuelos (Provinco Valadolido)
Matapozuelos (Provinco Valadolido)
DEC
Matapozuelos
Matapozuelos
Situo de Matapozuelos
Matapozuelos (Hispanio)
Matapozuelos (Hispanio)
DEC
Matapozuelos
Matapozuelos
Situo de Matapozuelos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matapozuelos [+]
vdr

Matapozuelos [matapoZŬElos] estas municipo en la sudcentro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Matapozuelos estas komprenebla etimologie ne kiel absurda laŭvorta "Murdo de putetoj" sed devena el Mota de Pozuelos, tio estas Montetoj de putetoj alude al la tradiciaj vinkeloj kun spirkamenoj, iom similaj al putetoj.

Matapozuelos en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.
La preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 50,5 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 039 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 38 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝia municipa teritorio estas ebena trapasata de riveroj Adaja kaj Eresma.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis restaĵoj de Ferepoko (vakceoj) kaj de romianoj. En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, kikeroj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas fervoja stacio de la linio Madrid-Irún, inter tiuj de Pozaldez kaj Valdestilla.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas ermitejo kaj ĉefe la preĝejo de la 16-a jarcento kun malfrugotika volbo kaj svelta turo finigita per lanterno kaj bulpinaklo. Aparta interesaĵo estas la vinkeloj (en Julio 2018 oni katalogis 90) ĉefe sub la urba monteto de la lernejo San Gregorio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]