Matilla la Seca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matilla la Seca
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49590
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 35  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 5° 30′ U (mapo)41.579166666667-5.5Koordinatoj: 41° 35′ N, 5° 30′ U (mapo) [+]
Alto 737 m [+]
Areo 12,13 km² (1 213 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Matilla la Seca (Provinco Zamoro)
Matilla la Seca (Provinco Zamoro)
DEC
Matilla la Seca
Matilla la Seca
Situo de Matilla la Seca
Matilla la Seca (Hispanio)
Matilla la Seca (Hispanio)
DEC
Matilla la Seca
Matilla la Seca
Situo de Matilla la Seca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matilla la Seca [+]
vdr

Matilla la Seca estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Alfoz de Toro en la centra oriento de la provinco. Matilla la Seca estas tradukebla etimologie al Seka arbareto.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 39 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 230 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 26 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

La setlejo mem fondiĝis en la 10-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]