Matrico (tekniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri fizika objekto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Matrico (apartigilo).

Matrico, laŭ NPIV povas refernci al:

  • Gravurita metala peco aŭ muldilo, pere de kiu oni povas fabriki similajn pecojn per stampado aŭ per fandado: matricoj por medaloj, moneroj, aŭtoplatoj.
  • En tipografio muldilo, por reprodukti tipojn per fandado.
  • Muldilo el kartono, kiun oni ricevas premante ĝin malsekan sur kompostaĵon, kaj el kiu oni povas poste elfandi kliŝon.[1]

Laŭ Francisko Azorín matrico estas Muldilo por fari inversereliefajn pecojn per fandado, frapo, giso, premo. Kartona formo, preme reproduktita de kompostaĵo, per kiu oni povas gisi stereotipojn.[2] Li indikas etimologion el la latina clinicus. Kaj li aldonas la terminon matrix, matricis (matrico).[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Airita la 2an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 135.
  3. Azorín, samloke.