Matroso
Matroso estas viro aŭ virino kiu faras ĉiajn laborojn sur ŝipo kiuj estas necesaj por teni la ŝipon pura kaj martaŭga. Alia nomo estas maristo.
Tio signifas i.a. la manipulado de la veloj, prizorgado de la ŝipo, purigado de la ŝipo, stiri la ŝipon, gvatposteni, k.t.p.
Oni faras distingon inter ĉefmatrosoj kaj submatrosoj. La lastaj estas komencantaj matrosoj.
Kelkfoje oni nomas ilin peĉpantalonuloj pro la kalfatrado dum kiu oni uzas peĉon.