Mattias Falck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mattias Falck
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1991 (1991-09-07) (32-jaraĝa)
en Karlskrona
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo tablotenisisto
vdr

Mattias Falck (naskonomo Mattias Karlsson, naskiĝis la  7-an de septembro 1991(nun 1991-09-07) en Karlskrona, do nun 32-jaraĝa) estas profesia sveda tablotenisisto.

Li konkuris ĉe la Somera olimpiko 2016 kiel parto de la sveda teamo en la vira teamo. Mattias gajnis du medalojn ĉe la Eŭropa Ĉampioneco pri Tabloteniso 2016. Pare kun Matilda Ekholm li gajnis arĝentan medalon en miksduobloj, kaj pare kun Kristian Karlsson li gajnis bronzan medalon en viraj duobloj. Li gajnis la svedan nacian teaman ĉampionecon kun Halmstad BTK en 2018 kaj estis parto de la sveda nacia teamo kiu gajnis bronzan medalon ĉe Monda Tablotenisa Konkurso monaton poste en 2018 kiu estis ludita en la sama areno dee Halmstad.

En aprilo 2019, li gajnis arĝentan medalon en la vira unuopa konkurso dum la Mondaj Ĉampionecoj en Budapeŝto, Hungario, post perdi la finan ludon kontraŭ Ma Long el Ĉinio.

La plej alta monda rango de Falck estis la 7a, atingita en aŭgusto 2019.

En 2020, Falck venkis la konkuranton Xu Xin en Makao en la rekomenca kampanjo de la internacia tablotenisa federacio post la severa fazo de la kronvirusa pandemio.

En marto 2021, Falck estis venkita fare de Dmitro Ovĉarov en la kvaronfinalo de internacia turniro en Doha. En junio de la sama jaro, Falck atingis la duonfinalon de la Eŭropaj Tablotenisaj Ĉampionecoj, kie lin venkis en la duonfinalo la fina ĉampiono Timo Boll. En la olimpiko de 2021 li kun sia teamo avancis ĝis la kvaronfinalo, do estis inter la lastaj ok teamoj.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li ne parencas al sia parludpartnero Kristian Karlsson.

Kontraste al plej multaj ĉefaj ludantoj, li uzas kaŭĉukon kun mallongaj levaĵetoj sur la unua flanko de sia tablotenisa rakedo ekde sia junaĝo, dum sur la malantaŭa flanko li uzas "normalan, glatan" kaŭĉukan tavolon.

Li edziĝis meze de 2018 kaj alprenis la familian nomon de sia edzino, Falck. Ambaŭ fariĝis gepatroj en oktobro 2019.