Matías, juez de línea
Matías, juez de línea | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Matías, juez de línea |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 12 apr. 1996 |
Ĝenro | komedia filmo, sportfilmo |
Kameraado | Flavio Martínez Labiano |
Reĝisoro(j) | Santiago Aguilar Alvear • Luis Guridi |
Produktisto(j) | Andrés Vicente Gómez |
Scenaro | Santiago Aguilar Alvear • Luis Guridi |
Loko de rakonto | Madrido |
Rolantoj | Ramón Barea • Alicia Sánchez • Francisco Algora • Manuel Manquiña • Álex Angulo • Santiago Segura • Marta Fernández Muro • Carlos Lucas |
Produktinta firmao | Sociedad General de Televisión |
IMDb | |
Matías, juez de línea (Matías, liniarbitrulo) estas hispana filmo de 1996, verkita kaj reĝisorita de La Cuadrilla — duopo formita de Santiago Aguilar Alvear kaj Luis Guridi.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Matías estas futbala liniarbitrulo de senmakula honesteco, ĉar li promesis al sia patrino en ŝia mortolito, ke li neniam mensogos. Arbitrante futbalmatĉon de la nacia teamo de futbalo, li fajfas penalo en la lasta minuto kontraŭ la lokanoj, kiu forigis de la monda ĉampioneco la hispanan teamon. Por eviti linĉadon fare de la sekvantaro, rifuĝiĝas en sia naskoloko, San Amancio, malgranda domaro de la galega marbordo, kies loĝantoj dediĉas sin ekskluzive al kontrabando de «likvoro de la Sanjtulo». La ebriula patro de Matías, nome El Pellejo, vidas en la alveno de sia filo la oportunon plivalorigi sin antaŭ la lokanoj. Kaŝante la aferon de lia vera profesio, krom la aferon de la penalo, lia patro ŝajnigas lin juĝisto anstataŭ "linijuĝisto", kio rezultos en konfuzoj kaj problemoj, pro la kontraŭleĝaj agadoj de la lokanoj.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Carlos de Gabriel (la liniarbitrulo, Matias)
- Ramón Barea (la patro, "Pellejo")
- Alicia Sánchez (dommastrino)
- Paco Algora ("Metralla")
- Manuel Manquiña (la pastro, don Aurelio)
- Álex Angulo (la urbestro, Eliseo)
- Sonia Jávaga (la filino, Elvirita)
- Antonio Durán "Morris" (la ĉarpentisto, Lázaro)
- Bruto Pomeroy (la mekanikisto, Benito)
- Carlos Lucas (la telefonisto, Celso)
- Santiago Segura (policano)
- José Luis Torrijo (aŭtobusisto)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Matías, juez de línea en la hispana Vikipedio.