Mauno Koivisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mauno Henrik Koivisto. Majo 2007

Mauno Henrik Koivisto (naskiĝis la 25-an de novembro, 1923 en Turku) estas de naŭa prezidanto de Finnlando kaj posteulo de Urho Kekkonen. La prezidantperiodoj de Koivisto estis 19821988 kaj 19881994.

Mauno Koivisto estis la dua filo de ŝipokonstruisto. Lia patrino mortis kiam li estas 10-jara. Kiel 16-jara junulo — komence de la Vintra milito — li eklaboris kiel fajroestingisto. Dum la Daŭriga milito li servis en la infanteria unuo Törni sub gvido de la fama armea generalo Lauri Törni.

Post la milito, li iĝis politike aktiva kaj aniĝis en la Socialdemokrata Partio kaj laboris tiam kiel doklaboristo. En la jaro de 1949 li organizis maldekstran kontraŭstaron kontraŭ la komunista iniciato de striko, kiu volis transpreni la sindikaton de la doklaboristoj kaj tiel rekte minaci la stanbilecon de la registaro de Karl-August Fagerholm.

Pli poste li laboris kiel instrusto kaj renkontis sian postan edzinon Tellervo Kankaanranta. Li finstudis en 1953 kun "baĥeloro de artoj" kaj 3 jarojn poste li doktoriĝis kun skriblaboro pri socialaj rilatoj en la ŝipkonstruejo de Turku.

En la jaro 1957 li akiris bankan profesion, kio helpis lin iĝi poste prezidanto de la Finna Centra Banko. Dume li estis atestanto de enpartia splitiĝo ĉe la Socialdemokrata Partio. Li provis plibonigi la rilaton de la partio al la komunistoj kaj al la prezidento Urho Kekkonen. En 1968 li iĝis finna ĉefministro.

En la 1970-aj jaroj Kekkonen rigardis Koivisto-n ebla rivalo kaj apogis Kalevi Sorsa-on. Koivisto restis en la posteno kiel Prezidento de Finna Centra Banko. En 1979 li reelektiĝis ĉefministro kaj ne akceptis la abdikan peton de Kekkonen. Kiam Kekkonen devis retiriĝi pro sanproblemoj, Koivisto iĝis elektita en la antaŭtempaj elektoj prezidento.

Dum la balotkampanjo, Koivisto apartigis sin de la apogatoj de Sovetunio. Tiel li akiris nekredeblan populariĝon; lia populareco kreskis ĝis 87%. Kiel prezidento, li havis pli molan politikon ol la antaŭulo Kekkonen. Aliflanke, li nomis la ĵurnalistojn "lemingoj". Komence pludaŭrigis politikon de Kekkonen "rusamikan" eksteran politikon ĝis kolapso de Sovetunio. Poste li apogis pli radikalajn ideojn kiel aniĝon al EU.

La oficeja periodo de Koivisto finiĝis en 1994. Li aperigis sian biografion kaj poste iĝis ekonomia publikisto. Lia posteulo iĝis Martti Ahtisaari.

Koivisto estas nun 88-jara. Li estas la plej maljuna prezidanto de Finnlando.


Prezidanto de Finnlando
Antaŭulo: 19821994 Sekvanto:
Urho Kekkonen Mauno Koivisto Martti Ahtisaari

Eksteraj ligiloj

greke Kansallisbiografia