Max Švabinský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Švabinský
Persona informo
Naskonomo Maxmilian Theodor Jan Švabinský
Naskiĝo 17-a de septembro, 1873
en Kroměříž
Morto 10-a de februaro, 1962
en Prago,  Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko
Tombo tombejo de Vyšehrad
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Academy of Fine Arts, Prague
Subskribo Max Švabinský
Familio
Edz(in)o Ela Švabinská • Anna Vejrychová
Okupo
Okupo pentristo • litografisto • gravuristo • poŝtmarkdesegnisto • desegnisto • instruisto • grafikartisto • ilustristo • ekspozicia kuratoro • tipografo • vidartisto • universitata instruisto • redaktoro
Verkoj The Poor Country
vdr

Max ŠVABINSKÝ (naskiĝinta je 17-a de septembro, 1873 - mortinta en 10-a de februaro, 1962) estis ĉeĥa pentristo, desegnisto, grafikisto, kaj profesoro en la Akademio de Grafiko en Prago. Švabinský konsideriĝas kiel unu el la plej grandaj roluloj en la historio de ĉeĥa pentrado, kaj eble la plej signifoplena el la unua duono de la 20-a jarcento. Li estis unu el nur kelkaj reprezentantoj de moderna arto, kiun pozitive akceptis la komunista reĝimo.