Max von Sydow

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Max von SYDOW ([Maks fon SIdo], naskiĝis la 10-an de aprilo 1929 en Lund), sveda teatra kaj filma aktoro de tutmonda signifo.

S., filo de etnologiisto, jam en la lernejo komencis aktori kune kun aliaj gestudentoj, ekzemple Yvonne Lombard. Post la deviga soldatservo, li studis en la teatrolernejo de la Reĝa Dramteatro (Kungliga Dramatiska Teatern), Stockholm 1948-1951, kune kun Lars Ekborg, Margaretha Krook kaj Ingrid Thulin. Lia unua rolo estis tiu de Nils en Bara en mor ("Nur patrino") de Alf Sjöberg. Li komencis sian profesian karieron en la teatroj de Norrköping kaj Malmö. Aperinte en filmoj de Ingmar Bergman li famiĝis internacie.

Famaj filmoj

  • Det sjunde inseglet ("La sepa sigelo", Svedio, 1956)
  • Jungfrukällan ("La virgulinofonto", Svedio, 1960)
  • The greatest story ever told ("La plej granda rakonto iam rakontita", Usono, 1965)
  • Skammen ("La honto", Svedio, 1968)
  • Äppelkriget ("La pom-milito"), Svedio, 1971
  • The exorcist ("La ekzorcisto", Usono, 1973)
  • Exorcist II: the heretic ("Ekzorcisto 2: La herezulo", Usono, 1977)
  • Flash Gordon ("Fulm' Gordon", Britio, 1980)
  • Escape to victory ("Eskapo al venko", Usono, 1981)
  • Pelle Erobreren ("Peĉjo la konkeranto", Danio/Svedio, 1987)
  • A kiss before dying ("Kiso antaŭ morto", Usono, 1991)
  • Bis ans Ende der Welt ("Ĝis la fino de la mondo", Germanio/Francio/Aŭstralio, 1991)
  • Den goda viljan ("La bona volo", Svedio, 1992)
  • Hamsun (Danio/Svedio/Norvegio/Germanio, 1996)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.maxvonsydow.da.ru greke http://maxvonsydow.cjb.net greke http://www.dtek.chalmers.se/~d3wall/mvs.html greke http://www.dancing-ferret.com/darkkingdom