Mayalde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mayalde
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49718
Demografio
Loĝantaro 163  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 5° 48′ U (mapo)41.2510972-5.7975466Koordinatoj: 41° 15′ N, 5° 48′ U (mapo) [+]
Alto 874 m [+]
Areo 43,71 km² (4 371 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mayalde (Provinco Zamoro)
Mayalde (Provinco Zamoro)
DEC
Mayalde
Mayalde
Situo de Mayalde
Mayalde (Hispanio)
Mayalde (Hispanio)
DEC
Mayalde
Mayalde
Situo de Mayalde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mayalde [+]
vdr

Mayalde [maĜALde] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco, fakte en la sudorienta pinto de la komarko. Mayalde estas devena etimologie el la hispanlingva vorto mayal ĉu por draŝilo ĉu por akso de tirbesto al muelejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 43,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 176 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 37 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Peñausende, Cabañas de Sayago, El Cubo de la Tierra del Vino kaj la Provinco Salamanko (Santiz, La Izcalina kaj Izcala).

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]