Maz Jobrani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maz Jobrani
Maz Jobrani VOA 02 (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1972 (1972-02-26) (50-jara)
en Teherano
Lingvoj anglapersa [#]
Ŝtataneco Irano [#]
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe BerkeleyUniversitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso • Redwood High School [#]
Profesio
Okupo scenaristofilmproduktoro • televida aktoro • filmaktoro • komikistofilmreĝisoroaktoro [#]
Aktiva dum 1999– [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Maziyar JOBRANI (perse مازیار جبرانی: naskiĝis la 26-an de februaro 1972 en Teherano) estas iran-usona aktoro, kinreĝisoro, filmproduktoro kaj komediisto. Maz Jobrani ankaŭ estas konata kiel la Persa Rozkolora Pantero (angle: Persian Pink Panther).

Li ankaŭ prezentis komikajn TED-prelegojn kiuj celas bari kulturajn stereotipojn rilate ekzemple al rasismo, Islamofobio kaj la kulturaj proprecoj de Islamo en Usono kaj la Proksima Oriento[1]. Li ankaŭ ofte ŝercis pri politikaj rilatoj inter Irano kaj Usono.

Kune kun komikuloj Ahmed Ahmed, Aron Kader kaj Dean Obeidallah, li fondis la komedi-turneon Axis of Evil (Akso de Malbono), farante kun persa humoro ŝercojn pri mezorientulo en Usono.

La plej konataj filmoj estas The Interpreter, Friday After Next, Dragonfly, kaj Jimmy Vestvood: Amerikan Hero[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Q&A: Hollywood’s ‘Persian Pink Panther’, Aljazeera, la 9-an de Junio 2013
  2. (en) The Impact of Iranian-American Voices,

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]