Mazuecos de Valdeginate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mazuecos de Valdeginate
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34306
Demografio
Loĝantaro 86  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 4° 50′ U (mapo)42.168333333333-4.84Koordinatoj: 42° 10′ N, 4° 50′ U (mapo) [+]
Alto 785 m [+]
Areo 18,56 km² (1 856 ha) [+]
Mazuecos de Valdeginate (Provinco Palencio)
Mazuecos de Valdeginate (Provinco Palencio)
DEC
Mazuecos de Valdeginate
Mazuecos de Valdeginate
Situo de Mazuecos de Valdeginate
Mazuecos de Valdeginate (Hispanio)
Mazuecos de Valdeginate (Hispanio)
DEC
Mazuecos de Valdeginate
Mazuecos de Valdeginate
Situo de Mazuecos de Valdeginate

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mazuecos de Valdeginate [+]
vdr

Mazuecos de Valdeginate [maZŬEkos debaldeĥiNAte] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Mikaelo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 93 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 40 loĝantojn NUR el la jaro 2000. Ĝi distas 41 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]