McKinley-tarifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La McKinley-tarifo de 1890 estis averaĝe 48.4%-a dogantarifo de Usono, por protektado de la hejmaj produktantoj. Ĝia ĉefa proponanto estis la kongresano kaj estonta prezidento (respublikana) William McKinley.

Por akceptigi tion, la respublikana partio apogis la akton Sherman Silver Purchase Act. Tio altigis la prezojn en Usono kaj eble Benjamin Harrison ankaŭ pro tio perdis prezidentecon dum la sekvaj elektoj.

La tarifo estis malavantaĝa por la kamparanoj, ĉar ĝi altigis prezojn de agrikulturaj teknikaj ekipaĵoj kaj ne haltigis malmultekostecon de la usonaj agrikulturaj produktoj. La sekva agrara indigniĝo helpis fortiĝon de movado „Free Silver” kaj la Populista Partio.

La tarifo kaŭzis perdon de la kongresaj elektoj por la respublikanoj. La McKinley-tarifo estis rekta kontribua ero al la Paniko de 1893 kiu rezultis la malvenkon de la Demokrata Partio en kongresaj elektoj de 1894. La respublikana William McKinley iĝis prezidento en 1896.