Medino (Malto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mdina)
Medino
Blazono de Medino
Medino
komunumo de Malto
Insulo Malto
Koordinatoj  35° 53′ 09″ N 14° 24′ 11″ O / 35.88583 °N, 14.40306 °O / 35.88583; 14.40306 (mapo)Koordinatoj: 35° 53′ 09″ N 14° 24′ 11″ O / 35.88583 °N, 14.40306 °O / 35.88583; 14.40306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 236
Areo 0,9 km²
Poŝtkodo MDN
Situo de Medino
vdr

Medino (en la malta lingvo Mdina) estas la malnova ĉefurbo de Malto.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 2014, sur la komunuma areo de 0,9 kvadrata kilometro vivis 292 loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Medino situas en la centro de la ĉefinsulo de la malta arkipelo sur brako de la Dingli-Altebenaĵo sur alteco de 185 m s.m., tio estas la dua plej alta punkto de la lando. De Medino oni havas ĉirkaŭvidon tra la tuta lando.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La urbocentro de Medino estas senaŭtomobila. Nur la loĝantoj de la urbo mem kun speciala permeso rajtas aŭtomobile veturi en la urbon. En la urbo cirkulas multnombraj ĉevalkaleŝoj, per kiuj la turistoj povas vizitadi ĝin. La urbo atingeblas ekde Buġibba, La Valeto aŭ la flughaveno per aŭtbusoj, kiuj haltas sur la placo antaŭ la ĉefa urboportalo en la najbara urbo Rabat.

Historio[redakti | redakti fonton]

La estiĝo de la urbo datiĝas el la bronza epoko, kiam la fenicianoj sur la loko de la hodiaŭa urbo konstruis unuan fortikaĵon. Sub la fenicianoj la loko nomiĝis Malet, kio signifis rifuĝejo. Dum la romia epoko la nomo transformiĝis al Melita. La romianoj konstruis fortan muron ĉirkaŭ la urbo. En tiu tempo en la urbo vivis pli ol 1000 homoj. Kiam en la jaro 870 la araboj konkeris Malton, la urbo ricevis sian hodiaŭan nomon Mdina, kio signifas per muro ĉirkaŭita urbo. La normanoj en la 12-a jarcento ankoraŭ foje plifortigis la murojn de Medino, tiel ke ĝi en la jaro 1422 sukcese kontraŭstaris turkan atakon kaj ricevis tiam la honoran titolon "Città Notabile" (rimarkinda urbo). Kiam la Johanitoj en la jaro 1530 ricevis Malton, ili unue deklaris Medinon kiel ĝian ĉefurbon. Kiam ili konstatis, ke necesas havi la sidejon apud la marbordo, Malto devis cedi tiun statuson al la urbo Birgu, ĝis finfine en la jaro 1571 La Valeto fariĝis definitive la ĉefurbo. En la jaro 1693 tertremo detruis la katedralon. Sub la gvido de la arkitekto Lorenzo Gafà estis konstruita tiam la nova hodiaŭa Sankta-Paŭlo-Katedralo, kiu estis konsekrita la jaron 1702.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Medino

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]