Meandra lago
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Meandra lago estas U-forma akvejo formita kiam ampleksa meandro el ĉefa fluejo de rivero estas eltranĉita por krei lagon. Tiu landformo estas nomata angle oxbow lake (oksokurbo) pro la distinga kurba formo, nome laŭ parto de jugo por oksoj. En Aŭstralio, meandra lago (oxbow lake) estas nomata bilabongo, devene el indiĝena lingvo. La termino Meandra lago povas aludi al U-forma kurbo en rivero aŭ rojo, sendepende de ĉu estas aŭ ne eltranĉita el ĉefa fluejo.[1][2]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Oxbow. Oxford English Dictionary. Alirita 2009-10-27.
- ↑ Oxbow. Merriam–Webster. Alirita 2009-10-27.