MediaWiki-Diskuto:Gadgets-definition

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Delŭe aŭ Deluxe[redakti fonton]

Kara Arno! Mi supraĵe konstatis ĉapelitajn karaktrojn en MediaWiki:Gadgets-definition. Ĉi tio esstas la kaŭzu por "ne jam funkcias'"? Amike
‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 01:43, 27. Jan 2008 (UTC)

Vikidatuma ligilo[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas aldoni plian aldonaĵon al la listo. Ĝi jam troviĝas en du uzantopaĝoj:

Ĝi aldonas al ĉiu artikoloj kaj diversaj projektopaĝoj ligilon al la koncerna paĝo ĉe Vikidatumoj. Per tio oni tuj vidas, ĉu ekzistas io ĉe Vikidatumoj aŭ ne. Kaj tiam oni pli facile povas ŝanĝi ligilon ĉe Vikidatumoj, se necesas korekto aŭ okazas alinomigo de artikolo. Mi mem uzas la skripton jam en kvin vikipedioj, nome la du sorabaj, la germana, la angla kaj la esperanta.

Sed mi ne scias, ĉu ĝi fariĝu normala aldonaĵo aŭ defaŭlte aktivigata. Mi ŝatus aranĝi ĝin tiel, ke ĝi nur aktivas por alsalutintaj uzantoj, por ke IPuloj ne misuzu la ligilon por fuŝi ion en Vikidatumoj. --Tlustulimu (diskuto) 23:17, 17 Mar. 2013 (UTC)

Kiel supozeblas, ankaŭ mi povas laŭdi la aldonaĵon. Sed mi preferas ke ĝi restu nur ŝaltebla kaj ne defaŭlta. --KuboF (diskuto) 09:49, 18 Mar. 2013 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus kreis kelkajn novajn paĝojn, nome:
Krome mi alinomigis MediaWiki:Gadget-section-Evoluita al MediaWiki:Gadget-section-Evoluigata pro gramatika eraro kaj korektis la tekston en ĝi.
Nun aperas la nova aldonaĵo en Specialaĵo:Preferoj sub "Aldonaĵoj" tute je la fino. --Tlustulimu (diskuto) 10:34, 18 Mar. 2013 (UTC)

niceInfoboxes[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas reaktivigi la aldonaĵon niceInfoboxes tiel, ke ĝi aktivas eĉ defaŭlte. Tiam la koncerna kodo el MediaWiki:Common.css povos esti metata tien. Krome mi proponis pliajn bildetojn sur la paĝo Vikipedia diskuto:Informkestoj. --Tlustulimu (diskuto) 03:18, 9 Apr. 2013 (UTC)

✔ Farite Ĉar neniu ekde sufiĉe da tempo kontraŭis mian proponon ĉi tie, mi ĵus realigis tion. --Tlustulimu (diskuto) 10:18, 4 Maj. 2013 (UTC)

Reordigo de aldonaĵoj[redakti fonton]

Mi propononas reordigon de aldonaĵoj laŭ ilia agadkampo. Intenco estas plia superrigardeco. Miaj proponoj:

  1. Legado / Aspekto: malnova diferenco, vivanta horloĝo...
  2. Redaktado: WikED, WikiTrans, VarmaKato...
  3. Administraj: kiel nun

Pri preciza distingo inter Legado kaj Aspekto mi dume necertas. Nuntempe estas unu parto pri "Evoluigataj aldonaj iloj", mi pensas ke senprobleme ni povas tiujn unuopajn aldonaĵojn marki tiel en ilia priskribo.--KuboF (diskuto) 12:23, 22 Maj. 2013 (UTC)