Saltu al enhavo

Poluo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Media poluo)
Elverŝado de poluita akvo.
Solidaj poluaĵoj.
Karbfabriko en Aŭstralio. La bruligado de karbo produktas karbondioksidon, kune kun ŝanĝiĝantaj kvantoj de sulfura dioksido.

Poluopoluado (sinonime medimalpurigo) estas danĝera malpurigo de vivesenca elemento de la naturo, kiel aero, akvo kaj grundo, en tiu kvanto, kiu kapablas modifi la originalan staton de tiu elemento, daŭre aŭ ne.

Specoj de poluo

[redakti | redakti fonton]

Estas multaj specoj de poluo, kiu estas dividata laŭ kialo aŭ loko kie ĝi okazas.

Laŭ kialo

[redakti | redakti fonton]

La kialoj estas ofte interligitaj kun industria progreso: la elmeto de gasoj, kiuj norme estas malmulte difuzaj en la atmosfero.

Laŭ loko

[redakti | redakti fonton]

Tutmonda poluo

[redakti | redakti fonton]

Estas ankaŭ specoj de poluo, kiuj nun havas efikojn tutmonde. Fama ekzemplo estas la pliiĝo de CO2, kiu akcentas la forcejan efikon, tiel ke la temperaturo nun estas entute pliiĝanta.

Akvopoluado

[redakti | redakti fonton]
Forĵetakvoj en akvopurigejo.

Kiam la industrioj enmetas siajn kemiajn forĵetaĵojn en la akvofluaĵojn la ekosistemoj povas esti damaĝataj, kun damaĝoj ĉe la homoj. Ankaŭ kiam cisternoŝipo sinkigas la nafto, disperdiĝante, mortigas multajn bestojn.

Forĵetakvo estas ajna tipo de akvo kies kvalito estis tuŝata negative pro influo antropogena, tio estas de homoj. La forĵetendaj akvoj estas akvoj uzataj en hejmoj kaj en urboj, kaj la likvaj industriaj aŭ minaj rubaĵoj forĵetitaj, aŭ la akvoj kiuj estis miksitaj kun la antaŭaj (pluvaj aŭ naturaj akvoj). Ties gravo estas tia ke ĝi postulas sistemojn de kanaligo, traktado kaj eligo. Ties nula aŭ maltaŭga traktado generas gravajn problemojn de poluado.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]