Meditaciones del Quijote

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meditaciones del Quijote
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Meditaciones del Quijote (Donkiĥotaj meditadoj) estas eseo verkita de la hispana filozofo José Ortega y Gasset el 1914, kaj fakte lia unua libro. Temas pri mallonga eseo, kiu laŭintence estus la unua de serio de dek «Meditaciones» aŭ «Salvaciones» kiu ne plenumiĝis. En Meditaciones del Quijote Ortega sugestis sian teorion poste disvolvigita kiel «mi estas mi kaj mia cirkonstanco», nome ke la vivo de homo dependas de ĝia ĉirkaŭaĵo. Tiu unua kaj nura meditado restis nefinita, kaj eĉ ne eniris plene en la temo de Don Kiĥoto. Ĝi konsistas de tri partoj:

  • Prologo, titolita «Lector...» (Leganto...), en kiu Ortega eksponas sian projekton.
  • «Meditación Preliminar» (Prepara meditado), en kiu Ortega eksponas sian analizan metodon, antaŭdirante kelkajn de la filozofiaj ideoj kiujn li disvolvigos poste en aliaj libroj.
  • «Meditación Primera» (Unua meditado), subtitolita «Breve tratado de la novela» (Mallonga traktaĵo pri romano).

Devis sekvi aliaj du meditadoj, laŭ la prologo, nome la jenaj:

  • «¿Cómo Miguel de Cervantes solía ver el mundo?»
  • «El alcionismo en Cervantes».

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]