Megingaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Megingaŭdo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 709 (0709-11-30)
en Franka imperio
Morto 30-an de novembro 782 (0782-11-30) (73-jaraĝa)
en Neustadt ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Megingaŭdo (naskiĝinta en 710 en Frankonio, mortinta en 783 en Neustadt ĉe Majno) estis germana teologo kaj episkopo. Episkopis li en Würzburg verŝajne inter 753 kaj 768; de ĉ. 770 li estis abato je Neustadt.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Oni supozas ĝenerale ke la pli malfrua episkopo de Würzburg identulas al samnoma disĉiplo de Bonifaco kiu estis ĉ. la jaro 737 monaĥo je Fritzlar gvidanta kun la pastro Wigbert la tiean klostran lernejon. Ĉar ankaŭ episkope Megingaŭdo flegis bonajn kontaktojn kun la disĉiplaro bonifaca. La plej malnova biografio bonifaca, kies aŭtoro estis la majenca kleriko Vilibaldo, estis institiga fare de Lullo kaj de Megingaŭdo mem. Fare de reĝo Pipino la pli maljuna li estis nomumita posteulo de Burchard kiel dua episkopo de Würzburg. Konsekris lin ankoraŭ sankta Bonifaco.

Tiu ĉi ŝanĝo diocezestra signifis ankaŭ la finon de la anglosaksa misio-epoko. Megingaŭdo ĉeestis la regnan asembleon je Compiègne (757) kaj la sinodon de Attigny. Malkinterkonsentoj de la katedralklerikaro de Würzburg - inter la tradicia bonifaca amantaro de klostra vivo (kiun favoris ankaŭ Megingaŭdo mem) kaj la pli modernaj animzorgantoj laŭ la ideoj de Chrodegang - kaŭzis la abdikon de Megingaŭdo (antaŭ la 12.4.769). Kun kelkaj fidelaj amikoj li retiriĝis je Spessart al Rorinlacha kion imitis pli malfrue pli ol kvindek da fratoj. Donacoj de grafo Hatto ebligis al Megindaŭdo fondi klostron en Neustadt (ĉ. 770). Megindaŭdo fariĝis ties unua abato. Pro premo fare Berowelf, episkopo de Würzburg (kiu havis bonegajn rilatojn al Karlo la Granda) fordonis Megingaŭdo la mohaĥejan estradon al la würzburg-anoj. Sekve iĝis la klostro de Neŭstadt reĝa. Ankaŭ post abdiko de Megingaŭdo kiel episkopo li de tempo al tempo plenumis pontifikajn taskojn. Li ja ĉeestis la konsekrojn de la kirko de Sankt Goar (768) kaj de Lorsch (774).

Lia kadavro transportiĝis en la katedralo Sankta Savinto (la posta konventa Neumünster-kirko en hodiaŭa Würzburg. Dum jarcentoj la memorado de li enpopole kutimis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Wendehorst, Alfred, "Megingoz". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 16 (1990), p. 615-616 (tie ĉi interrete)