Chrodegang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Chrodegang
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 715
en nekonata loko
Morto 6-an de marto 766 (0766-03-06)
en Metz
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Mezepoka latino vd
Ŝtataneco nekonata valoro • Franka imperio vd
Familio
Patro Sigramnus, Count of Hesbaye vd
Patrino Landrade de Hesbaye vd
Parencoj Ingerman of Hesbaye vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto vd
Episkopo de Metz
Dum 742
Sanktulo
Honorata en Katolika Eklezio
Festotago 6-a de marto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
sankta Chrodegang sur vitralo en Metz/Abbatiale Sainte-Glossinde

Chrodegang (ankaŭ: Hruotgang; naskiĝis ĉ. 715 en Haspinga govo, mortis la 6-an de marto 766 en Metz) estis aŭstrazia episkopo kaj sanktulo. Lia festo estas la 6-a de marto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trejniĝo en la benediktana klostro de Sint-Truiden li iĝis referendario de Karolo Martelo (kio estas certigita ĝis la jaro 741). Karlomano nomumis lin en 742 episkopo de Metz; daŭre li havis multe da influo je politikaĵoj. Kiel Bonifaco li antaŭenpuŝis reformojn ekleziajn en la Franka imperio. Pipino la pli juna sendis lin en 753 al papo Stefano la 2-a kiu sukcesis akompani la episkopon de Romo en la Frankan imperion. Pro tiomaj meritoj ricevis Chrodegang en 754 (mortojaro de Bonifaco) la paliumon.

Danke al impresoj gajnitaj en Romo li kreis kantoskolon en Metz por flegi la Gregorian ĉanton; krome li enkondukis tie la liturgion laŭ roma maniero (sur la sinodo de Quierzy). Li fondis respektive rekonstruigis la monaĥejojn de Gorze (apud Metz), de Lorsch kaj de Saint-Avold. Mortmemore li ja aktivis: en la t.n. preĝa ligo de Attigny (kiu fondiĝis post sinodo je Sainte-Vaubourg/concilium Attiniacense) lia nomo havas elstaran lokon.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La plej granda merito de Chrodegang estas la reformo de la kanonikaro por kiuj li kreis ordon-libron kun 34 ĉapitroj laŭ la modelo de benediktana regulo kiu nomiĝas Regula canonicorum. Ĝian enkondukon apogis kaj Pipino kaj Karlo la Granda. Ĝi ankaŭ aperas en la statutoj de Aachen de 816.

Por Chrodegang la kanonikoj vivu kune (vita communis) kun kelkaj privataj posedorajtoj. Ĉiutage ili kolektiĝu por ricevi instruadojn kaj ordonojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Regula canonicorum, eldonis W. Schmitz, 1889; ankau ĉe: Migne, PL 89, kol. 1057-96 kaj 1097-1120.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Sydow, Jürgen, "Chrodegang". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 3 (1957), p. 250 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]