Megyehíd
Megyehíd (medjehid) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Sárvár. La loknomo estas hungare: departementa-ponto. Temas ne pri riverponto, nur rojponto.
Bazaj informoj
Poŝta kodo: 9754
Areo: 6 km²
Loĝantaro: 320
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, for de fervojo, ĉefvojo kaj rivero.
Vidindaĵoj
La vilaĝo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Sankta Triunuo. La loĝantaro okupiĝas pri agraraj produktoj, aŭ laboras en la proksimaj Sárvár aŭ Szombathely.