Meksika Societo pri Geografio kaj Statistiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meksika Societo pri Geografio kaj Statistiko
organizaĵo
Komenco 18-a de aprilo 1833 vd
Geografia situo 19° 26′ 7″ N, 99° 7′ 50″ U (mapo)19.43539444-99.13064722Koordinatoj: 19° 26′ 7″ N, 99° 7′ 50″ U (mapo)
Lando(j) Meksiko vd
Meksika Societo pri Geografio kaj Statistiko (Distrito Federal)
Meksika Societo pri Geografio kaj Statistiko (Distrito Federal)
DEC
Meksika Societo pri Geografio kaj Statistiko
Meksika Societo pri Geografio kaj Statistiko
Lokigo de Distrito Federal en Meksiko
Map
Meksika Societo pri Geografio kaj Statistiko
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Meksika Societo pri Geografio kaj (hispane Sociedad Mexicana de Geografía y Estadística) estas nacia organizo fondita la 18-an de aprilo 1833 por antaŭenigi la mapadon kaj limfiksado de la tiam ĵus sendependa meksika ŝtato. La celo de ĝiaj fondintoj estis helpi kelkajn registarajn agentejojn kaj la klopodojn de liberala ŝtatestro, Valentín Gómez Farías. Ĝi estis la unua geografia socio en la Amerikoj kaj la kvara en la mondo.

Ekde la komenco, la amplekso de projektoj estis tre larĝa, kovrante ne nur la fiziografion de la teritorio sed ankaŭ ĝiajn naturajn resursojn kaj ilian potencialon por evoluo. Ankaŭ inkluzivita en la studado estis la naturo de la populacio, ĝia grandeco, aĝdistribuo, etna kaj lingva konsisto. Unu el la unuaj eldonaĵoj estis en 1850, la verko de geografo Antonio García Cubas, sekvita de atlaso de la respubliko, komencita en 1841 kaj kompletigita en 1850, sed ne publikigita dum kelkaj jaroj pro manko de financoj.

Inter la atingoj de la socio estis:

  • Iniciatoj ene de la meksika registaro por eldoni leĝojn disponigante procezon por determini la oficialajn nomojn de grandurboj kaj urboj.
  • Antaŭenigo de leĝaro por prizorgado de arbaroj kaj konservado de arkeologiaj monumentoj kiel nacia prioritato.
  • Produktado de raporto pri la metra decimala sistemo, kiu permesis al Meksiko esti inter la unuaj landoj en Latin-Ameriko adopti ĝin.
  • Propono de la aranĝo de telegrafsistemo por Meksikurbo.
  • Patronado de la publikigo de la Boletín de la Sociedad Mexicana de Geografía y Estadística (bulteno de la societo) por la disvastigo de ĉiuj raportoj kaj datumoj kiujn la societo amasigis.

Nuntempe la societo kontribuas al la esplorado, analizo kaj kompreno de la plej gravaj problemoj de Meksiko tra ĝiaj 55 specialiĝintaj akademioj kaj lokaj societoj implikitaj en la diversaj meksikaj subŝtatoj. Tio inkludas proksimajn ligojn kun la Nacia Instituto de Statistiko kaj Geografio (Instituto Nacional de Estadística y Geografía) (INEGI), kaj laboradon kun la diversaj meksikaj universitatoj same kiel kun gravaj usonaj institucioj.

La societo interalie ankaŭ honorigas iujn civitanojn, kiuj escepte forte kontribuis al la societaj celoj. Tiel la oran medalon de la societo ankaŭ ricevis la meksika esperantisto Jesús Amaya Topete.